Jaroslav Svojše (naskiĝis la 30-an de oktobro 1920, Horažďovice – mortis la 21-an de februaro 1983, Prachatice) estis ĉeĥa skolto, verkisto de aventuraj rakontoj por knaboj kaj esperantisto.

Jaroslav Svojše
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1920 (1920-10-30)
en Horažďovice
Morto 21-an de februaro 1983 (1983-02-21) (62-jaraĝa)
en Prachatice
Profesio
Okupo verkisto • romanisto vd
vdr

Vivo redakti

Jaroslav Svojše naskiĝis en 1920 en familio de brosfaristo (kiu mortis, kiam la knabo estis sesjara). Kiel dekjara li malsaniĝis pro tuberkulozo kaj estis kuracata en sanatorio en Altaj Tatroj. Li lernis metion de riparisto de plektomaŝinoj. Dum la dua mondmilito li laboris en armilfabriko en Strakonice, kio ne prosperis al lia sano. Li devis denove kuraci la pulmomalsanon, nun en banurbo Velichovky. Post fino de la milito li edziĝis kaj transloĝiĝis al Kraslice, distrikto Sokolov, kie li laboris kiel oficisto de Distrikta Nacia Komitato (magistrato), Ĉi tie li fondis skoltan grupon kaj estris ĝin.

Lia malsano eldevigis kuracadon denove en Altaj Tatroj. Post lia reveno la skoltismo estis likvidita de komunistoj. Li transloĝiĝiis kun la edzino al Prachatice, kie li denove laboris kiel oficisto. En sia 42-a jaro li fariĝis pensiulo pro sia malsano. Tiutempe li komencis verki mallongajn rakontojn el skolta medio. En 1968 li meritis při renovigode ¨skoltismo (ĉeĥe nomata Junák – Junulo) en Prachatice kaj laboris kiel edyuka raportisto de la distrikta konsilio. En 1969 aperis lia libro Jezero sedmi světel (Lago de sep lumoj) při aventuroj de knaboj el skolta grupo en somera tendaro. Liaj pluaj libroj ne plu povis aperis en la tempo de la t.n. „politika renormaligo“.

Post denova malpermeso de skoltismo li laboris en protekto de la naturo, fotis naturajn kaj memorindajn objektojn kaj reyultojn transdonis al Nacia Teĥnika Muyeo en Prago (ekz. Při navida kanalo de Schwanyenberg).

Li lernis ankaŭ Esperanton, en la gazeto La skolta mondo kontribuis sub pseŭdonomo King-Kay. Laŭdire li esperantigis ankaŭ libron de ĉeĥa aktoro kaj verkisto Miroslav Horníček Dobře utajené housle (Bone sekretigita violono), sed ne estas klare, kie la traduko troviĝas. Eldonon de aliaj libroj li ne ĝisvivis, mortinte en 1983 en Prachatice.

Verkoj redakti

  • Jaký on byl - i my budeme (Kia estis li, tiaj estos ankaŭ ni 1946), scenaro por omaĝi al fondinto de la ĉeĥoslovaka skoltismo profesoro Antonín Benjamin Svojsík.
  • Jezero sedmi světel' (Lago de sep lumoj 1969)), knabaj aventuroj en skolta somera tendaro)
  • Jestřábí kaňon, (Akcipitra kanjono, 1997, při knaboj, kiuj fondas propran skoltan grupon)
  • Strážci Zlaté řeky, (Gardantoj de Ora rivero, Praha 2000, aventuro de knaboj kontraŭ riveraj ŝtelistoj)
  • Inkovou stopou, (Laŭ la spuro de Inkao, ĝis nun ne aperis)

Eksteraj ligiloj redakti