Jaroslava Ŝviedova

kazaĥa tenisludistino

Jaroslava ŜVIEDOVA (ruse Ярослава Вячеславовна Шведова; naskiĝis la 12-an de septembro 1987 en Moskvo) estas rusnaskita profesia tenisludistino ekde 2005, kiu reprezentas Kazaĥio ekde 2008.

Jaroslava Ŝviedova
Shvedova RG16 (7) (27402979885).jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1987 (1987-09-12) (35-jara)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Loĝloko Astano
Ŝtataneco RusioKazaĥio
Familio
Patrino Nurzija Bagmanova
Okupo
Okupo tenisisto
TTT
Retejo http://www.yaroslava-shvedova.com/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Tenisa karieroRedakti

Jaroslava Ŝviedova komencis tenisan trejnadon kiel la aĝo de ok jaroj, kuraĝigita de ŝia patro. En 2001, ŝi komencis aperi en junioraj turniroj de la Internacia Tenisa Federacio[1].

En 2004, ŝi ludis en la finala turniro de junioroj de la Internacia Tenisa Federacio kun Irina Kotkina. Ŝi perdis kontraŭ Kateřina Böhmova kaj Michaëlla Krajicek. La 12-an de septembro 2005 ŝi klasifikitis en la plej alta, 13-a loko en la miksita juniora rangotabelo.

UnuopeRedakti

Ŝi ricevis la statuson de profesia tenisisto en 2002, tiam ludante por Rusio. En oktobro 2003, ŝi ludis en sian unuan matĉon por la WTA konkurso en Taŝkento, sed nur ludis unu matĉon tie.

DuopeRedakti

Ŝviedova estas konata pro siaj atingoj en duobloj. La 9-an de julio 2016 ŝi gajnis 14 turnirojn en ĉi tiu konkurso, inkluzive de du turniroj de Granda Ŝlemo. La 6-an de junio 2011 ŝi estis kvara en la WTA duopa klasifiko.

Privata vivoRedakti

Ŝviedova estas la filino de rusa patro Vjaĉeslav Ŝviedov kaj baŝkira patrino Nurzija Bagmanova, profesia kuristino. Ŝviedova havas fraton nomatan Pavel. En 2008, ŝi decidis ŝanĝi sian civitanecon de rusa al kazakĥa[2][3][4]. Malgraŭ tio, ŝi ankoraŭ loĝas kaj trejnas en Moskvo.

ReferencojRedakti