Supra Mezopotamio

(Alidirektita el Jazirah)

Supra Mezopotamio estas la nomo uzita por la supraj teroj kaj granda aluvia ebenaĵo de nordokcidenta Irako, nordorienta Sirio kaj sudorienta Turkio. Tiu regiono (kune kun nordorienta Irako) estas proksimumt koresponda kun kio estis Asirio el la 25a jarcento a.K. tra meza de la 7a jarcento.[1] Post la araba islama konkero de la mezo de la 7a jarcento la regiono estis konata alŭ la tradicia araba nomo de al-Jazira (en araba الجزيرة "la insulo"), transliterumita ankaŭ kiel Djazirah, Djezirah, Jazirah. Tio derivas el frua siria (asiria) varianto Gazerṯo (en siria ܓܙܪܬܐ‏).

Supra Mezopotamio
Historia Regiono
regiono [+]

LandojIrako, Sirio, Turkio
- koordinatoj36° 28′ 0″ N, 42° 6′ 0″ O (mapo)36.46666666666742.1Koordinatoj: 36° 28′ 0″ N, 42° 6′ 0″ O (mapo)


Supra Mezopotamio (Tero)
Supra Mezopotamio (Tero)

Supra Mezopotamio (Irako)
Supra Mezopotamio (Irako)
DEC

Map
Supra Mezopotamio
vdr
Al-Jazira regiono ene de Mezoriento.

Ĝi etendas sude el la montoj de Anatolio, oriente el la montetoj ce la maldkekstra bordo de la rivero Eŭfrato, okcidente el la montoj de la dekstra bordo de la rivero Tigris kaj inkludas la ebenaĵon Sinjar. Ĝi etendas malsupre laŭ la rivero Tigris al Samaro kaj malsupre laŭ la rivero Eŭfrato al Hit. La rivero Ĥabur fluas dum ĉirkaŭ 400 km tra la ebenaĵo, el Turkio norde, alfluante al Eŭfrato.

La ĉefaj setlejoj estas Mosul, Dair az-Zaŭr, Ar-Raka, Al-Hasaka, Dijarbakiro kaj Al-Kamiŝli. La okcidenta, siria parto, estas esence apuda al la siria Gubernio Hasaka kaj estas priskribita kiel "Siria pankorbo".[2] La orienta, Iraka parto, inkludas kaj etendas iome tra la iraka Gubernio Ninivo. En la nordo ĝi inkludas la turkajn provincojn Şanlıurfa, Mardin, kaj partojn de la Provinco Diyarbakır.

Referencoj redakti

  1. Georges Roux - Ancient Iraq
  2. The next battlefield

Literaturo redakti

  • Moore, Andrew M. T.; Hillman, Gordon C.; Legge, Anthony J. (2000). Village on the Euphrates: From Foraging to Farming at Abu Hureyra. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-510806-X.
  • Peter M. M. G. Akkermans; Glenn M. Schwartz (2003). The archaeology of Syria: from complex hunter-gatherers to early urban societies (c. 16,000–300 BC). Cambridge University Press. pp. 72–. ISBN 978-0-521-79666-8. Retrieved 27 June 2011.
  • Istakhri, Ibrahim. Al-Masālik wa-al-mamālik, Dār al-Qalam, Cairo, 1961
  • Brauer, Ralph W., Boundaries and Frontiers in Medieval Muslim Geography, Philadelphia, 1995
  • Ibn Khurradādhbih. Almasalik wal Mamalik, E. J. Brill, Leiden, 1967
  • Lestrange, G. The lands of the eastern caliphate. Cambridge: Cambridge University Press, 1930
  • Mohammadi Malayeri, Mohammad. Tārikh o Farhang-i Irān dar Asr-e Enteghaal, Tus, Tehran, 1996
  • Morony, Michael G. Iraq after the Muslim Conquest, Princeton, 1984