Jean-Baptiste Gresset

Jean-Baptiste GRESSET [1](naskiĝinta la 29-an de aŭgusto 1709 en Amiens, mortinta samloke la 16-an de junio 1777 estis franca dramaturgo.

Jean-Baptiste Gresset
Persona informo
Jean-Baptiste Gresset
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1709 (1709-08-29)
en Amiens
Morto 16-an de junio 1777 (1777-06-16) (67-jaraĝa)
en Amiens
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand vd
Subskribo Jean-Baptiste Gresset
Profesio
Okupo poeto • dramaturgoverkisto vd
Verkado
Verkoj Vert-Vert ou les voyages du perroquet de la Visitation de Nevers ❦
Le Méchant vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Gressot iĝis jezuito je la aĝo de 16 jaroj kaj estis kelktempe instruisto malenurba. En 1730 li furoris per la odo Sur l'amour de la patrie kaj en 1734 per la poemo Vert-Vert, kiu en elegantaj versoj rakontas la vivon de papagoj en monakinejo edukitaj kaj inter malbonuloj sovaĝiĝintaj. Kelkaj aludoj en tiu tre multe legita poeziaĵo kiel ankaŭ lia humoraĵo Le lutrin vivant kolerigis la superuloj de lia ordeno. Sekve li forlasis la ordenon de la jezuitoj en 1735. Tuj li iĝis dorlotato de la bonaj klasoj.

Ankaŭ per la komedio Le méchant (1747) li aplaŭdigis la homojn: la francoj taksis ĝin - malgraŭ manko de vera komikeco kaj ensceniĝtaŭgeco - unu el la plej bonaj de tiu tempo! Gresset iĝis akademiano en 1748 kaj retiriĝis al Amiens por fondi tie alian akademion. Nur mallongan tempon li revenis al Parizo kie li iĝis akademiestro. Inviton de Frederiko la 2-a (Prusio) veni al Berlino li rifuzis. Jam tiam senteblis granda ŝanĝo en la religia vivo de Gresset: lia pieco tiom pligrandiĝis ke li ĵure neis en malfermita letero ĉiujn erarojn (1759) kondamnante solene ĉiujn sekularajn poeziaĵojn de si.

Verkoj redakti

Liajn Œuvres complètes eldonis Fayolle (Paris 1804) kaj Renouard (1811), Poésies inédites de Gresset publikigitis far Beauvillé (1863), Poésies choisies far Derome (1883). Verkon akademie kronitan Éloge de Gresset verkis Robespierre en 1795.

Referencoj redakti