Jean DECOUX (5a de majo 1884 – 21a de oktobro 1963) estis franca Admiralo de la Ŝiparmeo, kiu estis Ĝenerala Guberniestro de Franca Hindoĉinio el julio 1940 al 9a de marto 1945, reprezentante la registaron de la Reĝimo de Vichy. Kiel sia antaŭulo Georges Catroux, Decoux dekomence deziris lukti kontraŭ la potencoj de la Akso Romo-Berlino-Tokio, sed li estis ĵurante fidelon al la reĝimo de Pétain post konstati ke liaj armitaj fortoj ne estis rivalo por la japanoj.

Jean Decoux
Persona informo
Jean Decoux
Naskiĝo 5-an de majo 1884 (1884-05-05)
en Bordeaux
Morto 21-an de oktobro 1963 (1963-10-21) (79-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Mara Altlernejo vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Laborkampo mararmeopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Decoux ricevis petojn el la japanoj komence de aŭgusto por permeso movi trupojn tra Tonkino (poste Vjetnamo), por konstrui aerbazojn kaj blokadi la livervojojn de la Aliancanoj al Ĉinio. Decoux petis helpon al siaj superuloj de Vichy, sed helpo ne venis kaj li subskribis traktaton kun la japanoj la 20an de septembro 1940 malfermante la havenon de Hajfongo al la japanoj kaj donante al ili LA rajton staciigi trupojn en la regiono.

Decoux laboris por plibonigi rilatojn inter francaj kolonoj kaj vjetnamanoj. Li establis grandan federacian konsilantaron enhavantan duoble da vjetnamanoj kiel francoj kaj instalis vjetnamanojn en civil-servaj postenoj kun sama pago kiel tiu de francaj funkciuloj.