Jean Huber (ankaŭ nomita Huber-Voltaire)[1], (13a de februaro 1721 Ĝenevo[2]- 1786 Laŭzano), estas pentristo kaj siluetisto de Svisio.

Jean Huber
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1721 (1721-01-13)
en Pregny-Chambésy
Morto 21-an de aŭgusto 1786 (1786-08-21) (65-jaraĝa)
en Laŭzano
Lingvoj franca
Loĝloko Pregny-Chambésy
Ŝtataneco Respubliko de Ĝenevo
Familio
Infanoj François Huber • Jean-Daniel Huber
Parencoj Pierre Huber
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • karikaturisto • grafikartisto
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en familio devena el Schaffhouse akceptita de la burĝaro de Ĝenevo en 1654, li estis la filo de Jacob Huber, membro de la Konsilio de Du-Centoj, kaj de Catherine Vasserot de Vincy.

Li estis militisto. Li edziĝis en 1747 al Marie-Louise Alléon-Guainieret kaj ili havis du filojn nome François Huber, fama aŭtoro de verko pri abeloj, Jean-Daniel pejzaĝisto kaj gravuristo, kaj filino, nomita Madelaine.

En 1752, li estis nomita membro en la Konsilio de Du-Centoj.

La pentristo kaj la siluetisto redakti

Li estis memlernanto. Verkis verkojn pri sia arto kaj dediĉis sin al karikaturoj.

Li vizitis Voltaire, ĉe Délices en 1756 kaj formos parton de la frupo de Ferney. Li pentris nombrajn pentraĵojn reprezentantajn la filozofon, kaj sendis al Katerina la 2-a kolekton de siaj portretoj.

Li restos dudek jarojn ĉe Voltaire kaj eĉ estos surnomita Huber-Voltaire.

Notoj redakti

  1. Jean Huber [arkive] en Dictionnaire historique de la Suisse en reto.
  2. Por kelkaj ĉe Chambésy, (Voltaire estos posedanto de la graflando Tournay-Pregny-Chambésy en 1758)

Bibliografio redakti

  • J.J. Rigaud, Mémoires et documents, Vol. 5 par Société d'histoire et d'archéologie de Genève 1846
  • Florian Rodari, Jean Huber: tableaux en découpures, ekspozicio, Vevey, muzeo Jenisch, 6a septembro - 5a novembro 1989.

Eksteraj ligiloj redakti