Malfermi la ĉefan menuon

Jenő Pólya [jenO pOja], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo (kaj pli komplete) Pólya Jenő Sándor estis hungara kuracisto, kirurgo. Lia familia nomo aperis kelkfoje Pollák. Lia frato estis György Pólya, lia patro estis Jakab Pólya.

Jenő Pólya [1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1876 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de aprilo 1945 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Jenő Pólya devenis el juda familio. Li akiris kuracistan diplomon en sia naskiĝurbo en 1898, poste li laboris en kirurgia kliniko. En 1905 li estis nomumita ĉefkuracisto en hospitalo en Budapeŝto, en 1908 privata profesoro, en 1914 titulara eksterordinara profesoro en Universitato de Budapeŝto. Li edziĝis en 1913. Li okupiĝis ĉefe pri ventroj kaj stomakoj. Lia morto estas nebula, oni opinias, ke li estas viktimo de la nazioj. Juĝejo deklaris la mortotempon.

Elektitaj publikaĵojRedakti

  • A mellső csarnok zugának állapota glaokomás szemeken (1899)
  • Az epekövek kórtanának mai állása (1906)
  • A duodenális fekélyről (1913)
  • Az orvostudomány regénye (1942)

FontojRedakti