György Pólya [djordj pOja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pólya György, angle George Polya estis hungara-usona matematikisto, fizikisto, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1976). Lia patro estis Jakab Pólya, lia frato estis Jenő Pólya.

György Pólya [1] naskiĝis la 13-an de decembro 1887 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de septembro 1985 en Palo Alto.

Biografio redakti

György Pólya devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, poste en Vieno, Göttingen, Parizo, fine li doktoriĝis en 1912 en Budapeŝto. Li ekinstruis en universitato de Zuriko en 1914, baldaŭe en Universitato Stanford en 1940. Li pensiuliĝis en 1953. Li okupiĝis ekzemple pri kibernetiko, sed la plej grava estas, ke li kreis heŭristikon.

Verkaro (elekto) redakti

  • Pólya–Szegő-példatár
  • Aufgaben und Lehrsätze aus der Analysis (1925)
  • Inequalities (1934)
  • How to solve it, A new aspect of mathematical method (1945) - tradukita al 16 ligvoj
  • Mathematics and Plausible Reasoning (1954)
  • Mathematical Discovery. On understanding, Learning, and Teaching Problem Solving (1962)
  • Complex Variables (1974)
  • Notes on Introductory Combinatorics (1983)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti