Jenő Rimanóczy [jenO rimanOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rimanóczy Jenő estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Gyula Rimanóczy (1903), lia frato estis Gyula Rimanóczy (1932), lia fratino estis Yvonne Rimanóczy.

Jenő Rimanóczy
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1933 (1933-12-20)
en Budapeŝto
Morto 29-an de junio 2019 (2019-06-29) (85-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Gyula Rimanóczy (1903 - 1958)
Frat(in)oj Yvonne RimanóczyGyula Rimanóczy (1932 - 1992)
Okupo
Okupo arkitekto • Lehrbeauftragter • vikipediisto
vdr
Stacidomo de ekonomia fervojo en Dombóvár fare de Jenő Rimanóczy

Jenő Rimanóczy [1] naskiĝis la 20-an de decembro 1933 en Budapeŝto kaj mortis la 29-a de junio 2019.

Biografio redakti

Jenő Rimanóczy post gimnazio estis teknologia desegnisto 3 jarojn, poste li akiris arkitektan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1958. Li ankaŭ laboris dum la studentaj jaroj en arkitekta laborejo. Post la diplomo li plulernis en supera majstra arkitekta lernejo, sed li ankaŭ laboris jam kiel arkitekto. Li edziĝis en 1961, baldaŭ li havis 2 filinojn. Inter 1964–1970 li estis ankaŭ asistanto en la Teknikuniversitato. Paŝo post paŝo li havis pli altajn postenojn, en 1978 li estis nomumita teknologia vicdirektoro, ankaŭ ĉefarkitekto. Inter 1978–1984 li ankaŭ instruis en la menciita majstra arkitekta lernejo. En 1989 li pensiuliĝis, tamen li laboris plu ĝis 1998. Li ricevis 4 premiojn inter 1963-2014.

Elektitaj arkitektaj konstruaĵoj redakti

Fontoj redakti