Jerĵan Maksim

kazaĥa infana kantisto

Jerĵan Maksim (kazaĥe Ержан Максим, an angla latinliterigo Yerzhan Maksim, naskiĝis la 6-an de septembro 2007 en Oralo, Kazaĥio) estas kazaĥa infana kantisto. Jerĵan okupis la unuan lokon en la arta festivalo "Delfena Festo" de 2016 en Batumo, Kartvelio kaj duan lokon en la arta festivalo "Slava Bazaro" (beloruse Славянскі базар) de 2017 en Vicebsko, Belorusio. Li estis finalisto en la Junulara Festivalo de 2017 en Sanremo kaj jam partoprenis en la kazaĥia nacia selektado de la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2018. Li tie atingis la duan lokon, post Danelija Tuleŝeva, kiu reprezentis la landon en Minsko kun ŝia kanto Өзіңе сен (Òzińe Sen, en traduko "Kredu en vi mem") kaj tie finis je dua pozicio. Krome li estis unu el la gajnintoj en sezono 6 de La Voĉo-Infanoj (ruse Голос. Дети) en Rusio, kaj je aĝo de 12 jaroj reprezentis Kazaĥion ĉe la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2019. Jerĵan prezentis la kanton "Elimdi súıemin" (kazaĥe Елімді сүйемін, en traduko "ne perdu vian sonĝon"), kun kiu li jam konkuris en la kazaĥia nacia selektado por la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2018.

Jerĵan Maksim
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 2007 (2007-09-06) (16-jaraĝa)
Ŝtataneco Kazaĥio
vdr

Eksteraj ligiloj redakti