Jesús López Pacheco
Jesús LÓPEZ Pacheco (Madrido, 13a de julio 1930 - Londono (Ontario) (Kanado), 6a de aprilo 1997) estis hispana verkisto kaj profesoro ene de movado nomita "kritika realismo" ene de la Generacio de la 50a.
Jesús López Pacheco | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de julio 1930 en Madrido | ||||
Morto | 6-an de aprilo 1997 (66-jaraĝa) en Londono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Pulma kancero ![]() | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido ![]() | ||||
Partio | Komunista Partio de Hispanio ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Bruno Lazaro ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto prozisto verkisto tradukisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiLi estis filo de fakulo pri hidroelektraj centraloj. Post la milito, la familio instaliĝis en Madrido. Inter 1941 kaj 1949 li studis en la mezlernejo Cardenal Cisneros, kie estis lia instruisto pri literaturo Ernesto Giménez Caballero. Kontraŭ familia konsilo, en 1949 li studis Beletrojn en la Komplutensa Universitato de Madrido. Li dediĉis sian disertacion al la poeto Pedro Salinas, tiam profesoro en la ekzilo kaj persona non grata en la kulturaj etosoj de la Diktaturo.
En 1952 li ricevis mencion de la Premio Adonais de Poezio pro sia unua poezia libro Dejad crecer este silencio. Laŭlonge de la 1950-aj jaroj li plue verkis, publikigis kaj ricevis premiojn. Dum politikaj tumultoj de 1956,[1] López Pacheco esti arestita kaj enkarcerigita.[2] En 1957 li estis finalisto de la Premio Nadal pri romano pro Central eléctrica (Elektrocentralo, kiun tiun jaron ricevis José Luis Martín Descalzo), kiu publikiĝis la sekvan jaron, en kiu kontrastas progreso kaj tradicio, kaj oni denoncas la kapitalisman ekspluatadon de la laboristaro.
En 1961 li dediĉis sian libron Canciones del amor prohibido al Marisol Lázaro Morán, lia edzino ekde 1956. En Italio oni publikigis Pongo la mano sobre España, kiu estis malpermesita en Hispanio kaj la sekvan jaron estis finalista verko de la “Premio Omegna”. Dum la 1960-aj jaroj li veturis tra Italio, Sovetunio, Kubo kaj Svedio, kie li estis kronikisto de Expressen kaj fondis la Eldonejon Horizonte. En 1961 li publikigis en Argentino kun la hispanaj poetoj Marcos Ana kaj Luis Alberto Quesada la poemaron España a tres voces, same malpermesita en Hispanio. En 1967 li publikigis en Limo sian novelon El hijo.
En oktobro 1968 li ekziliĝis al Kanado, kie li laboris kiel profesoro ĝis sia emeritiĝo.
Verkoj
redaktiPoezio
redakti- Dejad crecer este Silencio (Premio Adonais 1953, Editorial Rialp).
- Mi corazón se llama Cudillero (Mieres 1961).
- Pongo la mano sobre España (1961).
- Canciones del amor prohibido (1961).
- Delitos contra la Esperanza (1970).
- Asilo poético (1992).
- Ecólogas y urbanas (1996).
Romanojn
redakti- Central Eléctrica (1958, Colección Ancora y Delfín, nº 149, Destino)
- Lucha contra el Murciélago (1990).
- Maniquí perfecto (1955). Premio Sésamo.
- El hijo (1967, Lima).
- Lucha por la respiración y otros ejercicios narrativos (1976). Kompilaĵoj de rakontoj.
- La hoja de parra (1977).
- El homóvil (2002). Postmorta.
Referencoj
redakti- ↑ «Jesús López Pacheco». EcuRed. Konsultita la 12an de aprilo 2016.
- ↑ Jesús López Pacheco, 1930-1997
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jesús López Pacheco en la hispana Vikipedio.