Ernesto Giménez Caballero

hispana verkisto kaj politikisto

Ernesto Giménez Caballero (Madrido, 2a de aŭgusto 1899 - Madrido, 14a de majo 1988) estis hispana verkisto, intelektulo, kaj diplomato. Li estis fondinto kaj ĉefredaktoro de La Gaceta Literaria (1927-1932), elstara reprezentanto de avangardismo, prozisto de la generacio de la 27a kaj enkondukinto de faŝismo en Hispanio.​

Ernesto Giménez Caballero
Persona informo
Aliaj nomoj Gecé
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1899 (1899-08-02)
en Madrido
Morto 14-an de majo 1988 (1988-05-14) (88-jaraĝa)
en Calle del Guadalquivir, Madrid, Madrido
Tombo San Isidro Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Strasburgo • Universitato Centra de Madrido
Okupo
Okupo verkistodiplomatopolitikistokinistofilmreĝisoro
vdr

Biografio redakti

Lia patro estis entreprenisto en la sektoro de grafiko. Li studis en Madrido kaj en la Universitato estis liaj profesoroj Américo Castro, Miguel Asín Palacios, García Morente, José Ortega y Gasset, Menéndez Pidal, Julián Besteiro kaj Julio Cejador.​ Tiam li egadis kun socialistoj, el kiuj kelkaj poste iĝos komunistoj. Pro rekomendo de Américo Castro, en 1920, tuj post la Unua Mondmilito, li iĝis instruisto de hispana lingvo en la Universitato de Strasburgo, helpanto de Eugène Kohler. Poste, en 1935, li iĝis instruisto de literaturo en la Mezlernejo Cardenal Cisneros de Madrido[1] kaj en la Oficiala Altlernejo de Ĵurnalismo kaj dum kelkaj jaroj li estis diplomato en Iberameriko.

En 1923 li publikigis sian unuan libron: nome Notas marruecas de un soldado, rakonto de personaj spertoj en la Hispan-maroka milito kun forta kritika enhavo, kio rezultis en militprocesigo kaj atento fare de la intelektularo. Je la puĉo fare de la generalo Miguel Primo de Rivera en septembro 1923, lia proceso finiĝis kaj li povis reveni al la Universitato de Strasburgo, por dua lernojaro (1923-1924); tie li konis tiun kiu estos lia edzino, nome la itala Edith Sironi, fratino de la itala konsulo en la urbo.[2]​ De tie li eklaboris ĵurnalisme, ĉefe por la madrida ĵurnalo La Libertad. Reveninte en Hispanion, li alproksimiĝis al la etoso de José Ortega y Gasset kaj ties gazetoj El Sol kaj la Revista de Occidente, ideologie ne tiom maldekstraj kiom La Libertad.

Avangardisto redakti

 
Detalo de karikaturo de Luis Bagaría de la Exposición del Libro Catalán (1927) en kiu aperas Giménez Caballero.

Li promociis la artajn avangardojn en Hispanio, kaj el futurismo, influita de Marinetti, kaj de superrealismo. Tiukadre li fondis kaj redaktoris La Gaceta Literaria el 1927, kiu arigis tri generaciojn de la arta vivo de la 1920-aj jaroj — nome tiu de 1898, tiu de 1914 kaj la propra, nome la generacio de la 27a— kaj li sukcesis daŭrigi ĝian ekziston ĝis majo 1932. Li kontribuis ankaŭ kiel aŭtoro per Yo, inspector de alcantarillas (1928), unu el unuaj publikigoj de superrealistaj tekstoj en Hispanio. Aliaj avangardaj verkoj estis Los toros, las castañuelas y la Virgen (1927); Hércules jugando a los dados (1928); Julepe de menta (1929), kaj Trabalenguas sobre España (1931). Li interesiĝis ankaŭ por kino, fondis la unuan kinklubon en Hispanio (kunlabore kun Luis Buñuel) kaj faris kelkajn kurtojn, kiel Esencia de verbena kaj Noticiario del Cineclub (ambaŭ en 1930), Los judíos de patria española (1931), El artesanado de Barcelona (1931) kaj La sustitución de la enseñanza religiosa en España (1932). Li ankaŭ kreis afiŝojn «Carteles literarios» de futurisma stilo kiujn li subskribis per la pseŭdonimo Gecé. Krome Giménez Caballero kombinis kulturan filosefardismon kun malfermo al antisemida idearo en Gecé, partikulare pro faŝisma romieco.[3]

Faŝisto redakti

​Li estis unu el unuaj hispanaj intelektuloj kiuj aliĝis al faŝismo. La 15an de februaro 1929 li publikigis «Carta a un compañero de la Joven España», kiel prologo al tradukaĵo de tekstoj de Curzio Malaparte,​ kio estis agnoskita kiel unua intelekta manifesto de la hispana faŝismo. En la 22a de oktobro 1930 li intervjuis por la unua fojo kun Benito Mussolini. Li kunlaboris kun Ramiro Ledesma Ramos en la kreado de la gazeto La Conquista del Estado en marto 1931. Kontakte kun la itala ambasadoro, li partoprenis en la kreado de El Fascio, en marto 1933, kiu estis tuj malpermesita precize pro la politikaj manifesto kaj teksto de EGC. Li ege kunlaboris kun la itala ambasado, eble pagite.[4]

Giménez Caballero estis pioniro en la prilaborado de «nigra legendo» ĉirkaŭ la figuro de la respublikana politikisto Manuel Azaña en la verko Manuel Azaña (Profecías españolas) (1932), pere de manipulado de la literatura verkaro de la politikisto kaj karikaturigo de la biografiito.[5]​ Aliĝinta en Juntas de Ofensiva Nacional Sindicalista, li estis partiano en februaro 1934 de ĝia unuigo kun Falange Española,[6] partio fondita de José Antonio Primo de Rivera en 1933. Finfine, malkontenta kun la strategio markita de Primo de Rivera, li apartiĝis en januaro 1935 kaj kreis la partion Partido Económico Patronal Español (P.E.P.E.) kaj alproksimiĝis al grupo Acción Española, en kies gazeto li kunlaboris dum la tuta jaro. Ligita ankaŭ al riĉulo Juan March, li kunlaboris en lia Informaciones kaj eĉ kandidatis kiel sendependulo en la kontraŭrevolucia Frente Contrarrevolucionario por februaro 1936 pagita denove de March,[7] sed li ne estis elektita.​[8]

La milito redakti

 
Ernesto Giménez Caballero, dua de maldekstro, en foto kun Francisco Franco (ĉirkaŭ 1937-1938).

Je la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936 Li sukcesis fuĝi al Italio, kie li denove rendevuis kun Mussolini, kaj de tie, komence de novembro, li venis al Salamanko, kie estis la alta stabanaro de la tendaro de Francisco Franco. Li ricevis ordonon organizi la propagandon de la insurekcia flanko. Tuj li defendis la unuigon de falangismo kun karlismo. Tiukadre li ricevis altan postenon en la nova partio unuigita, FET y de las JONS. Tion ne volonte akceptis la falangistoj kiuj ne pardonis lian malkonsenton kontraŭ José Antonio), kaj li militistiĝis, ĉefe rilate al la propaganda ĵurnalismo.[9]

Post la milito, li revenis al mezlernejo kaj verkis lernolibrojn por la nova reĝimo. Je la Dua Mondmilito li montriĝis arda partiano de la interveno de Hispanio flanke de Nazia Germanio. La 4an de julio 1941 li proponis sin kiel volontulo por la Blua divizio, sed li finfine ne armealiĝis.[10]​ Li estis invitita kiel hispana reprezentanto en la Europäische Schriftsteller-Vereinigung [Kongreso de Eŭropaj Verkistoj], okazinta en Vajmaro en oktobro 1941.[11] Li revenis en Germanion decembre kaj proponis faman ekscentraĵon: tra Magda Goebbels, li sendis al ŝia edzo, la ministro pri propagando Joseph Goebbels, la konvenon aranĝi geedziĝon de Adolf Hitler kun Pilar Primo de Rivera, fratino de la jam mortinta fondinto de la hispana faŝisma partio, geedziĝo kiu kreus «la novigon de nova Dinastio hispan-aŭstria».[12]

En la 1950-aj jaroj li estis diplomato en Iberameriko, kaj en la 1960-aj jaroj ambasadoro de Hispanio en Paragvajo, kie tiam rifuĝiĝis pluraj fuĝintaj naziistoj.

Verkoj redakti

  • Notas marruecas de un soldado, E. Giménez, Madrid, 1923. Planeta, Barcelona, 1983.
  • Carteles [Gecé], Espasa Calpe, Madrid, 1927.
  • Los toros, las castañuelas y la Virgen. 3 ensayos folklóricos de España. 3 resucitamientos de España, Caro Raggio, Madrid, 1927.
  • Yo, inspector de alcantarillas (epiplasmas), Biblioteca Nueva, Madrid, 1928. Kun prologo de Edward Baker, Turner, Madrid, 1975.
  • Hércules jugando a los dados, La Nave, Madrid, 1928. Kun prologo de Inocencio Galindo kaj Enrique Selva, Los Libros del Innombrable, Zaragoza, 2000.
  • Circuito imperial, Cuadernos de La Gaceta Literaria, Madrid, 1929.
  • Traduko kaj prologo («Carta a un compañero de la Joven España») al Curzio Malaparte, En torno al casticismo de Italia, Caro Raggio, Madrid, 1929.
  • Julepe de menta, Cuadernos de La Lectura, Madrid, 1929.
  • Cataluña ante España, Cuadernos de La Gaceta Literaria, Madrid, 1930.
  • Trabalenguas sobre España. Itinerarios de Touring-Car. Baedecker espiritual de España, Compañía Ibero-Americana de Publicaciones, Madrid, 1931.
  • El Robinsón Literario de España (o la República de las Letras), Ediciones de La Gaceta Literaria, Madrid, 1932.
  • Genio de España. Exaltaciones a una resurrección nacional y del mundo, Ediciones de La Gaceta Literaria, Madrid, 1932. Kun prologo de Fernando Sánchez Dragó kaj epilogo de Rafael García Serrano, Planeta, Barcelona, 1983.
  • Manuel Azaña (Profecías españolas), Ediciones de La Gaceta Literaria, Madrid, 1932. Kun apendico de Jean Bécarud, Turner, Madrid, 1975.
  • La nueva catolicidad. Teoría general sobre el Fascismo en Europa: en España, Ediciones de La Gaceta Literaria, Madrid, 1933.
  • El Belén de Salzillo en Murcia. Origen de los nacimientos en España, Premio Nacional de literatura, Ediciones de La Gaceta Literaria, Madrid, 1934.
  • Arte y Estado, Gráfica Universal, Madrid, 1935. Kun enkonduko de Enrique Selva, Biblioteca Nueva, Madrid, 2009.
  • Exaltación del matrimonio. Diálogo de amor entre Laura y don Juan, Sociedad General Española de Librería, Madrid, 1936. Fundación Universitaria Española, Madrid, 1982.
  • Exaltaciones sobre Madrid hechas a los pueblos de España y a los pueblos del mundo, Ediciones Jerarquía,[s. l.], 1937.
  • Roma risorta nel mondo, Premio internacional San Remo, trad. de Carlo Boselli, Editore Ulrico Hoepli, Milano, 1938.
  • España y Franco, «Los combatientes", Cegama (Guipúzcoa), 1938.
  • Manifiesto a España, Publicaciones del Comité Nacionalista Español en Venezuela, Impresores Unidos, Caracas, 1938.
  • El vidente, La Novela del Sábado, Genio y Hombres de España, Sevilla, 1939.
  • Triunfo del 2 de mayo, Los Combatientes, Fe y Acción, Madrid, 1939.
  • Camisa azul y boina colorada, Los Combatientes, Madrid, 1939.
  • Roma madre, Ediciones Jerarquía, Madrid, 1939.
  • ¡Hay Pirineos! Notas de un alférez en la IVª de Navarra sobre la conquista de Port-Bou, Editora Nacional, Madrid, 1939.
  • Los secretos de la Falange, Ediciones Yunque, Barcelona, 1939.
  • La juventud y España, Ediciones para el bolsillo de la camisa azul, Departamento Nacional de prensa y propaganda del SEU, Madrid, [s.a.]
  • Lengua y Literatura de España, 6 vol., E. Giménez, Madrid, 1940-1949.
  • La infantería española, Ediciones de la Vicesecretaría de Educación Popular, Madrid, 1941.
  • Amor a Cataluña, Editorial Ruta, Madrid, 1942.
  • ¡Despierta, Inglaterra! Mensaje a Lord Holland, Ediciones Toledo, Madrid, 1943.
  • La matanza de Katyn. Visión sobre Rusia, E. Giménez, Madrid, 1943.
  • España nuestra. El libro de las juventudes españolas, Vicesecretaría de Educación Popular, Madrid, 1943.
  • Madrid nuestro, Vicesecretaría de Educación Popular, Madrid, 1944.
  • Amor a Andalucía, Editora Nacional, Madrid, 1944.
  • Teatro escolar. Historia representable del Drama Religioso en España (Del siglo XII al siglo XVII). El misterio español de Cristo. E. Giménez, Madrid, 1945.
  • Afirmaciones sobre Asturias, Diputación Provincial de Asturias, Oviedo, 1945.
  • El cine y la cultura humana, Ediciones de Conferencias y Ensayos, Bilbao, 1945.
  • Don Ernesto o El Procurador del Pueblo en las Cortes Españolas, EPESA, Madrid, 1947.
  • Amor a Galicia (progenitora de Cervantes), Editora Nacional, Madrid, 1947.
  • Amor a Argentina (o el genio de España en América), Editora Nacional, Madrid, 1948.
  • Amor a Méjico (a través de su cine), Seminario de Problemas Hispanoamericanos, Madrid, 1948.
  • Amor a Portugal, Ediciones Cultura Hispánica, Madrid, 1949.
  • Relaciones de España con la providencia, Ediciones para el bolsillo de la camisa azul, Departamento Nacional de Propaganda del Frente de Juventudes, Madrid, 1949. Reedición, ampliada: Talleres del Sagrado Corazón de Jesús, Madrid, 1949.
  • La Europa de Estrasburgo. Visión española del problema europeo, Instituto de Estudios Políticos, Madrid 1950.
  • Teatro escolar. Historia representable del entremés en España (del siglo XV al siglo XX). Vida del estudiante español, E. Giménez, Madrid, 1950.
  • Norteamérica sonríe a España, Madrid, 1952.
  • Lengua y literatura de la Hispanidad. Síntesis, Imprenta E. Giménez, Madrid, 1953.
  • El mundo laboral en los clásicos españoles, Imprenta E. Giménez, Madrid, 1953.
  • La lengua de España y el mundo laboral, Imprenta E. Giménez, Madrid, 1953.
  • Valladolid. La ciudad más romántica de España, Publicaciones Españolas («Temas españoles» nº 75), Madrid, 1954. 1959.
  • Maravillosa Bolivia (Clave de América), Ediciones Cultura Hispánica, Madrid, 1957.
  • Revelación del Paraguay, Espasa-Calpe, Madrid, 1958.
  • Bahía de todos os santos e de todos os demônios. Desenhos de Lenio, Publicações da Universidade da Bahia, Salvador de Bahía, 1958.
  • Universal Cartagena, Editorial Baladre, Cartagena, 1958.
  • Lengua y Literatura de la Hispanidad en textos pedagógicos (para la enseñanza en España, América y Filipinas) 3 vol. (I Los Orígenes, II Renacimiento y Barroco, kaj III Ilustración, Romanticismo, Hispanidad), Imprenta E. Giménez, Madrid, 1963-1965.
  • El dinero y España, Afrodisio Aguado, Madrid, 1964.
  • Paulo VI y su Iglesia, Ministerio de Educación Nacional, Dirección General de Enseñanza Media, Madrid, 1965.
  • Genio hispánico y mestizaje, Editora Nacional, Madrid, 1965.
  • Asunción, capital de América, Ediciones Cultura Hispánica, Madrid, 1971.
  • Las mujeres de América, Editora Nacional, Madrid, 1971.
  • Junto a la tumba de Larra, Editorial Salvat/Alianza Editorial (kolekto RTV, n.º 99), Estella, 1971.
  • Rizal, Publicaciones Españolas («Temas españoles» n.º 525), Madrid, 1971.
  • Sindicalismo y socialismo en España, Organización Sindical Española, Ediciones y Publicaciones Populares, Madrid, 1972.
  • Cabra la cordobesa (Balcón poético de España), Premio Juan Valera, Publicaciones Españolas («Temas Españoles» nº 533), Madrid, 1973.
  • Cartageneras, Publicaciones Españolas («Temas Españoles», nº 541), Madrid, 1975. 2ª: Ediciones Isabor, Murcia, 2007.
  • El procurador del pueblo y su cronicón de España, Umbral, Madrid, 1975.
  • Memorias de un dictador, Planeta, Barcelona, 1979. 2ª, 1981.
  • Don Quijote ante el mundo (Y ante mí), Inter American University Press, Puerto Rico, 1979.
  • Julepe de menta y otros aperitivos, Planeta, Barcelona, 1981.
  • Retratos españoles (bastante parecidos), Planeta, Barcelona, 1985.
  • E. Giménez Caballero. Prosista del 27 (Antología), Anthropos (Suplementos, nº 7), Barcelona, 1988.
  • Visitas literarias de España (1925-1928), Pre-textos, Valencia, 1995.
  • Casticismo, nacionalismo y vanguardia, Fundación Santander Central Hispano, Madrid, 2005.
  • Gacetas y meridianos. Correspondencia Ernesto Giménez Caballero/Guillermo de Torre (1925-1968), Iberoamericana/Vervuert, Madrid/Frankfurt am Main, 2012.

Referencoj redakti

  1. Selva Roca de Togores, Enrique, «Epistolario de Ernesto Giménez Caballero a Miguel de Unamuno», Boletín de la Biblioteca de Menéndez Pelayo, LXXXIX (2013), pp. 263-282.
  2. Bonet, 2016, p. 39.
  3. Álvarez Chillida, 2002, p. 272.
  4. Álvarez Chillida, 2010, p. 275.
  5. Pulido Mendoza, 2011, p. 43.
  6. Álvarez Chillida, 2010, p. 279.
  7. Álvarez Chillida, 2010, p. 275.
  8. Selva, 2000, pp. 259 y 262-272.
  9. Selva, 2000, p. 305.
  10. Moreno Juliá, Xavier, La División Azul. Sangre española en Rusia, 1941-1945, Barcelona, Crítica, 2004, p. 95.
  11. Hausmann, Frank-Rutger, Dichte, Dichter, tage nicht. Die Europäische Schriftsteller-Vereinigung in Weimar, 1941-1948. Frankfurt am Main, Vittorio Klostermann Verlag, 2004, p. 227.
  12. Giménez Caballero, Memorias de un dictador, op. cit., pp. 148-152.

Bibliografio redakti

  • Juan Manuel Bonet, Diccionario de las vanguardias en España (1907–1936). Madrid: Alianza, 1995.
  • La Corte Literaria de José Antonio. Mónica kaj Pablo Carbajosa. Crítica, Madrid 2003