Julián Besteiro

Julián BESTEIRO Fernández (Madrido, 21a de septembro 1870 - Carmona, 27a de septembro1940) estis hispana profesoro kaj politikisto, prezidanto de la Hispana Parlamento dum la Dua Hispana Respubliko, kaj ankaŭ de la socialisma partio Partido Socialista Obrero Español kaj de la sindikato Unión General de Trabajadores.

Julián Besteiro
Julián Besteiro (cropped).jpg
Persona informo
Naskonomo Julián Besteiro Fernández
Naskiĝo 21-an de septembro 1870 (1870-09-21)
en costanilla de Santiago
Morto 27-an de septembro 1940 (1940-09-27) (70-jara)
en Carmona
Mortokialo sepso
Tombo Civil Cemetery, Madrid
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Madrido • Universitato de ParizoKomplutensa Universitato de Madrido
Subskribo Julián Besteiro
Familio
Edz(in)o Dolores Cebrián Fernández de Villegas
Okupo
Okupo filozofo • sindikatisto • politikisto • gimnazia instruisto • profesoro
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li estis lernanto de la Institución Libre de Enseñanza, studis Filozofion kaj Beletron en la Universitato de Madrido kaj eniris en politiko ene de la partio Unión Republicana, kaj tuj poste li aliĝis al la Partido Republicano Radical. En 1912, kiam li profesoriĝis en la Universidad Central, li eniris en la PSOE. Li ludis gravan rolon en la ĝenerala striko de 1917, pro kio li estis enkarcerigita en Cartagena. Li estis elektita deputito en 1918, estis liberigita, kaj startis sian parlamentan karieron.

Besteiro, kiu sukcedis al Pablo Iglesias kiel estro de la PSOE kaj de la UGT post lia morto, apogis kunlaboreman sintenon kun la diktatoreco de Miguel Primo de Rivera. Post la proklamo de la Dua Respubliko, en 1931 iĝis prezidanto de la Konstitucifaraj Kortesoj kaj en 1934 li kontraŭis la revoluciemon de sia partio dum la striko de oktobro.

Post la komenco de la Hispana Enlanda Milito li kontraŭis la influon de komunistoj en la respublika registaro kaj partoprenis en la puĉo kontraŭ la registaro de Juan Negrín (el mala tendenco de sia propra partio) fare de la kolonelo Segismundo Casado, formante parton de la Konsilantaro de Defendo de Madrido kiel ministro de eksterlandaj aferoj. Li estis la nura membro de la Konsilantaro kiu restis en Madrido je la eniro de la trupoj de la insurekcia flanko en la ĉefurbo dum la fina ofensivo de la Enlanda Milito la 28an de marto 1939. Li estis arestita kaj kondamnita per militjuro je tridek jaroj de prizono. Li mortis en 1940, pro malsano, en la prizono de Carmona, en tre malfavoraj vivkondiĉoj, kiuj mortigis ankaŭ multajn milojn da prizonuloj.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Bahamonde Magro, Ángel; Cervera Gil, Javier (2000). Así terminó la Guerra de España. Madrid: Marcial Pons Historia. ISBN 84-95379-09-0.
  • de Blas Zabaleta, Patricio; de Blas Martín-Merás, Eva (2002). Julián Besteiro: nadar contra corriente. Algaba Ediciones. ISBN 84-96107-02-7.
  • Llopis, Rodolfo (1971). Vida, pasión y muerte de Julián Besteiro. Madrid.