Jevany
Jevany (germane Jewan) estas municipo en Ĉeĥio, kiu situas en la mezbohemia regiono (Středočeský kraj) kaj la distrikto Prago-oriento (Praha-východ), sudoriente de la nacia ĉefurbo Prago kaj 11 kilometrojn oriente de la urbo Říčany. En 2022 la municipo havis 783 loĝantojn.
Jevany | |
germane Jewan | |
municipo | |
la vilaĝa kerno borde de la samnoma lageto
| |
|
|
Oficiala nomo: Jevany | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Prago-oriento |
Administra municipo | Jevany |
Historia regiono | Bohemio |
Supermara alteco | 341 m s. m. |
Koordinatoj | 49° 58′ 31″ N 14° 49′ 17″ O / 49.97528 °N, 14.82139 °O (mapo) |
Areo | 12,92 km² (1 292 ha) |
Loĝantaro | 783 (2022) |
Denseco | 60,6 loĝ./km² |
Unua skriba mencio | 1415 |
Ĉefulo | Jaroslav Švejda (stato de 2006) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 281 66 |
NUTS 3 | CZ020 |
NUTS 4 | CZ0208 |
NUTS 5 | CZ0208 533378 |
Situo kadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.obecjevany.cz | |
![]() |
La loĝloko situas en la mezbohemia montetaro meze de vasta faga arbaro. Tra la loko fluas la rojo Jevanský potok, kiu bariĝas per vico de lagetoj kaj poste enfluas la riveron Sázava (germane Sasau). Rekte ĉe la loĝloko situas la lageto Jevanský rybník. La vilaĝo skribe unuafoje menciiĝis en 1415. En la 1920-aj jaroj ĝi iĝis ŝatata semajnfina feriejo de prosperaj praganoj. La renomon inter alie influis la arkitekto Josef Fanta kaj la verkistsino Gabriela Preissová, kiuj estis inter la unuaj urbanoj kiuj ekvivis ĉi tie. Inter alie, ĝis sia morto en la vilaĝo vivis la ĉeĥa artisto Karel Svoboda, kaj same ĝis sia morto en 2019 vivis tie la kantisto Karel Gott. La kantisto jam en 1969, do ankoraŭ dum la socialisma periodo de Ĉeĥio, en la loĝloko aĉetis vilaon, kiu transformiĝis al muzeo "Gottland" pri lia persona kaj artista vivo.
