Jobaháza (jobahAza) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Csorna. La loknomo signifas hungare: domo de Joba.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Jobaháza situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj, ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Sopron estas proksime. Csorna troviĝas 8, Kapuvár 15, Répcelak 27, Fertőd kaj Fertőszentmiklós po 28 km-ojn.

Historio redakti

En tiu loko dum la bronzepoko keltoj vivis, baldaŭe romianoj alvenis. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1416. En 1959 kolĥozo formiĝis.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas la romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo, luterana preĝejo el la 20-a jarcento kaj apud la vilaĝo lago.