Johan August Wahlberg

Johan August Wahlberg (9a de oktobro 1810 Lagklarebäck, Svedio - 6a de marto 1856 Lago Ngami, Beĉuanalando) estis sveda naturalisto kaj esploristo.

Johan August Wahlberg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1810 (1810-10-09)
Morto 6-an de marto 1856 (1856-03-06) (45-jaraĝa)
en Lake Ngami
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per besta atako vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Svedio-NorvegioSvedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Familio
Gefratoj Peter Fredrik Wahlberg vd
Profesio
Okupo botanikisto • ornitologo • natursciencisto • entomologo • zoologo • esploristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pentaĵo en Reĝa Altlernejo de Forstado, Stokholmo

Wahlberg ekstudis kemion ĉe la Universitato de Upsalo en 1829, kaj poste forstadon, agronomion kaj naturan sciencon, gradiĝante el la Sveda Forstada Instituto en 1834. En 1832 li kuniĝis al Profesoro Carl Henrik Boheman, fama entomologo, dum kolekta veturado al Norvegio. En 1833 kaj 1834 li veturadis en Svedio kaj Germanio pri forstadaj priserĉadaj projektoj.

Li veturis en sudan Afrikon inter 1838 kaj 1856, sendante milojn da naturhistoriajn specimenojn reen al Svedio. Li estis esplorante la fontoj de la rivero Limpopo kiam li estis mortigita de vundita elefanto.

Li estas rememorata en la Valberga aglo Aquila wahlbergi (Sundevall 1851), la Valberga mielindikanto Prodotiscus regulus (Sundevall 1850), la Valberga kormorano Phalacrocorax neglectus, la Valberga fruktovesperto Epomophorus wahlbergi, la rano Arthroleptis wahlbergii Smith, 1849, kaj la arbo Entada wahlbergi.