Johann Baptist Jenger

aŭstra muzikisto

Johann Baptist Jenger (* 23-an de marto 1793[1] en Kirchhofen ĉe Freiburg; mortis la 30-an de marto 1856 en Vieno) estis aŭstra oficisto kaj muzikisto el la rondo de Franz Schubert.

Johann Baptist Jenger
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1793 (1793-03-23)
en Ehrenkirchen
Morto 30-an de marto 1856 (1856-03-30) (63-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr
Jenger, Anselm Hüttenbrenner kaj Franz Schubert, litografio de Teltscher

Vivo redakti

Jenger laboris ekde 1818 ĝis1825 kiel helpoficisto en la i.r. sekretriejo en Graz kaj aktivis en la estraro de la stiria muzikasocio. Ankaŭ kiel pianisto kaj orgenisto Jenger elpaŝis.

Ekde sia translokado al alia laborposteno en Vieno li estris la sekretariejon de la tiea muzikasocio. Li estis pianakompananto de Carl von Schönstein kaj ofte ankaŭ muzikis kun Schubert aŭ dum ties ĉeesto. Sur Jenger, kiu postlasis el septembro kaj oktobro de 1828 lastajn privatajn leterojn de Schubert[2] falis la organizado de muzika vespero kun la prezentado de la lastaj tri pianosonatoj kaj lidoj (la 27-an de septembro 1828 ĉe d-ro Ignaz Menz). Proksimume 1830 Jenger verkis biografian skizon pri Anselm Hüttenbrenner.

Intime amika Jenger estis kun la fratoj Hüttenbrenner kaj familio Marie, Karl kaj Faust Pachler[3] en Graz samkiel Sophie Müller, aktorino ĉe Burgtheater[4] kaj desegnisto kaj litografiisto Joseph Teltscher]].

Literaturo redakti

  • Heinrich Kreißle von Hellborn: Franz Schubert. Wien 1865. (Unua presaĵo de la leteroj kaj alio pri Schubert al Marie kaj Karl Pachler)
  • Otto Erich Deutsch: Aus Beethovens letzten Tagen. (Briefe Johann Baptist Jengers an Marie Leopoldine Pachler-Koschak). En: Österreichische Rundschau, Wien, vol. 10, kajero 3, 1-an de februaro 1907, pj. 189–203.
  • Otto Erich Deutsch: Schuberts Aufenthalt in Graz 1827. En: Die Musik 6 (1907), pj. 22–106.
  • Karl Becker: Johann Baptist Jenger (1793–1856) Ein Breisgauer Freund Franz Schuberts. Ein Beitrag zum 150. Todestag Schuberts (Publikaĵo de Alemannischen Inst. Freiburg, n-ro 45); Bühl/Baden 1978.
  • Georg Locher: Der Salon Marie Pachlers. Ein Beitrag zur Österreichischen Elitenforschung, Doktortezo Graz 1990.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ ÖBL (vd. ligon) same kiel laŭ preskaŭ la tuta literaturo pri Schubert kaj Beethoven Jenger jam naŝkiĝus en 1792 (aŭ 1797), sed la preĝolibro de la patro de Jengers, Anton Jenger (1760-1840), klare indikas la jaron 1793. Sur ĉi tiun eraron jam montris Karl Becker, vd. Lit., p. 16. Kaj finfine ankaŭ la nekrologa noto pri Jenger en Wiener Zeitung montras sur 1793, ĉar lia aĝi estas indikata per "63".
  2. Till Gerrit Waidelich: Ein unbekannter Schubert-Brief von 1828. En: Schubert durch die Brille 18, 1997, pj. 5–7.
  3. Anton Schlossar: Pachler, Faust. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). volumo 53, Duncker & Humblot, Leipzig 1907, pj. 160–165.
  4. Joseph Kürschner: Müller, Sophie. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). volumo 22, Duncker & Humblot, Lepsiko 1885, p. 674.