Johann Baptist Schenk

aŭstra komponisto

Johann Baptist SCHENK (30a de novembro 1753, Wiener Neustadt - 29a de decembro 1836, Vieno) estis aŭstria muzika komponisto kaj profesoro.

Johann Baptist Schenk
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1753 (1753-11-30)
en Wiener Neustadt
Morto 29-an de decembro 1836 (1836-12-29) (83-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo komponistomuzikisto • muzikinstruisto
vdr

Biografio redakti

Kiam li estis ankoraŭ infanaĝa, jam komponis kanzonojn, dancojn kaj simfoniojn kaj iĝis lerta violonisto kaj ludisto de instrumentoj kaj de klavaro kaj blovaj. En 1773 li translokiĝis al Vieno por studi kun Georg Christoph Wagenseil. Komence de 1777 li komponis religiajn muzikpecojn por la Katedralo Sankta Stefano de Vieno. En la 1780-aj jaroj li iĝis feekunda komponisto de improvizita muziko kaj de singspiel. Lia plej bonkvalita singspiel estas Der Dorfbarbier kiu estis premierita en 1796. La cetero de liaj komponaĵoj estas nombraj kantatoj, dek simfonioj, kelkaj koncertoj kaj kvin arĉaj kvartetoj. Li estis bona amiko de Wolfgang Amadeus Mozart kaj de Ludwig van Beethoven. Tiu lasta estis ankaŭ lernanto de Schenk en 1793.

Referencoj redakti