Johann Damascen von Kleimayrn

Johann Damascen von KLEIMAYRN, latinigite: Iohannes Damascenus Kleienmaiern (naskiĝinta Johann Ferdinand Cajetan la 19-an de oktobro 1735 en Zell am Ziller/Distrikto Schwaz, mortinta la 25-an de majo 1810 aŭ la 25-an de novembro 1810 en Landsberg am Lech) estis germana teologo, profesoro, juristo kaj la lasta abato de la klostro je Wessobrunn.

Johann Damascen von Kleimayrn
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1735 (1735-10-19)
en Zell am Ziller
Morto 25-an de majo 1810 (1810-05-25) (74-jaraĝa)
Alma mater Universitato de Salcburgo
Okupo
Okupo teologo
vdr

Vivo redakti

Estante filo de salcburgia juĝisto kaj provosto li ekstudis en 1750 filozofion ĉe la Salcburga universitato antaŭ frokuliĝo en 1751 ĉe la benediktanoj de Wessobrunn. Poste li studis teologion en la centra klerigejo de benediktanoj de Bavarujo. Sekvis studorestadoj en Romo ĉe Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj kaj en Napolo. Post reveno patrujen li ordiniĝis sacerdoto en 1758. Ekigis li poste Salcburge studojn pri kanona juro kaj civila juro.

En 1762 li iĝis profesoro pri kanona juro en la centra studejo de la bavaraj benediktanoj, en 1767 pri ekzegezo kaj la helena lingvo. En 1770 li fariĝis paroĥestro en Iffeldorf, en 1772 prioro de la misiejo en Schwarzach im Pongau. Doktoriĝo pri juro sukcesis en novembro 1773 Salcburge. Tujo poste li nomumiĝis orda profesoro pri kanona juro ĉe la Salcburga universitato ricevante la titolon spirita konsilisto. Ĝis 1788 li trifoje dekanis ĉe la juristoj.[1] En januaro 1788 oni elektis lin rektoro: tiam oni nomumis lin ankaŭ supera princlanda sekreta konsilisto. En 1792 li rezignis pri ĉiuj salcburgaj oficoj reironte al Wessobrunn. Tie li elektiĝis abato en 1792: tiufunkcie li devis travivi la sekularigon kaj neniigon de la fiera abatejo. La lastajn vivojarojn li trapasis en Landsberg am Lech.

Verkoj (elekto) redakti

  • Vetus et nova disciplina de proprio ordinandorum episcopo. Tegernsee 1763.
  • Iohannes Damascenus Kleienmaiern ... praelectionum suarum ex universo iure canonico rationem reddit Benedictoburae, Tegernsee 1767.
  • Exercitatio Academica De Conciliis Apostolorum, Salzburg 1778.
  • Meine Gedanken von den Gränzen der gesetzgebenden Gewalt und Gerichtsbarkeit der Kirche, Frankfurt und Leipzig 1782.

Literaturo redakti

  • Judas Thaddäus Zauner: Judas Thaddäus Zauner's biographische Nachrichten von den Salzburgischen Rechtslehrern von der Stiftung der Universität an bis auf gegenwärtige Zeiten, Waisenhausbuchhandlung, Salzburg 1789, p. 141–144.
  • biografio che BLKÖ
  • Art. „Kleinmayrn, (Ferdinand) Damascen v.“ de Johann Friedrich von Schulte, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 16 (1882), p. 105 (tie ĉi interrete)

Referencoj redakti

  1. listo de la jurfakultataj dekanoj. Arkivita el la originalo je 2016-09-16. Alirita 2023-03-27.

Eksteraj ligiloj redakti