Johann Freitag

Johannes Freitagius (1581-1641) estis germana kuracisto, profesoro pri Medicino en Osnabrück kaj privata kuracisto de la Episkopo de Osnabrück, Filipo Sigismondo (1568-1623). Li estis oponanto de la doktrino de Paracelsus kaj foje ekdisputis kun Daniel Sennert (1572-1637)[1] pri la temo. Estis aŭtoro de serio da verkoj pri Medicino.

Johano Frejtago
(1581-1641)
germana kuracisto
germana kuracisto
Persona informo
Naskiĝo 30-a de oktobro 1581
en Alta Wezelo, apud Cleve, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Morto 8-a de februaro 1641
en Groningen, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Rostock
Universitato de Helmstedt
Universitato de Gröningen
Universitato de Kolonjo
Profesio
Okupo filozofo • universitata profesoro • kuracisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li studis filozofion en la Universitato de Rostock kaj poste li reiris al Helmstedt kie li estis lernanto de Francisko Parkovo (1560-1611)[2]. Li ankaŭ estis forte influita de Johano Henriko Mejbomo (1590-1625), en kies hejmo li vivis kiel mentoro de liaj filoj. Dum certa epoko li estas protektita de Ernesto Kazimiro, Grafo de Nassau-Dietz (1573-1632)[3] kiu indikis lin kiel profesoro en la Universitato de Groningen, kiel sukcedanto de Nikolao Mulero (1564-1630.

Selektita verkaroRedakti

  • Noctes medicae (Frankfurto ĉe Majno 1616)
  • Aurora Medicorum Galeno - chymicorum seu : de recta purgandi methodo, 1630
  • Disputatio medica de morbis substantiae (Groningen, 1632)
  • De opii Natura, et medicamentis opiatis ad omnes totius corporis affectus probatissimis, et rectâ ... iis utendi methodo liber sing, 1632
  • De principiis rerum naturalium materialibus in genere ..., 1633, Johannes Freitagius, Wilhelmus Henricus Cras
  • De opio tractatus, in quo simul liber de opio D. Joh. Freitagii examinatur, 1635, Daniel Winckler, Johann Freitag
  • Oratio De Saxonum, gentis inter Germanicas antiquissimae, Origine, sedibus priscis, rebus domi ac foris praeclare gestis, coloniis ductis, virtutumq[ue] omnis generis laudibus eximiis: Permißu Magnifici Domini Rectoris ... in celebri Illustrium Groningae & Omlandiae Ordinum Academia, frequentissimo auditorio, recitata ab Ennone Arnoldo a Weyhe, Nobili Frisio Orientali: Ao. MDĈXV, d. XXIV. Iunii, 1635, Enno Arnold von Weyhe, Caius ab Alefeldt, Johannes Freitagius, C.A.F.V. ab Honstedt, Bertramus a Weyhe
  • Detectio et solida refutatio novae sectae Sennerto-Paracelsicae, (Amsterdamo, 1636, Groningen 1637)
  • De Origine Et Natvra Animarvm In Brvtis: Sententiæ Clariss. Theologor. in aliquot Germaniæ Academiis, quibus simul D. Daniel Sennertvs à crimine Blasphemiæ & hæreseos, à D. Iohanne Freitagio Ipsi intentato, absolvitur, 1638, Daniel Sennertus, Johannes Freitagius

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti