Johann Fust

germana presisto

Johann FUST (ĉ. 1400 - 30-a de Oktobro 1466) estis unu de la unuaj germanaj presistoj.

Johann Fust
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1400 (1400-01-01)
en Majenco
Morto 30-an de oktobro 1466 (1466-10-30) (66-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Christina
Okupo
Okupo tipografooraĵisto • eldonisto • advokato • bankisto • presisto • komercisto
vdr
Psalterium Benedictinum, 1459, estas famkonata verko de Johann Fust kun Peter Schöffer.

Ne estas klara pruvaro pri la teorio ke Johann Fust estis oraĵisto, sed ŝajnas klare ke li eble estis monpruntisto aŭ bankisto. Pro sia konekto kun Johannes Gutenberg, oni konsideris lin foje inventisto de la presmaŝino, profesoro, same kiel partnero de Gutenberg. Kelkaj fakuloj konsideras lin lia mecenato kaj bonfaranto, ĉar li komprenis la valoron de la malkovro de Gutenberg kaj havigis al li la rimedojn por realigi ĝin. Tamen aliaj montris lin kiel spekuladisto kiu profitis de la necesoj de Gutenberg kaj ŝtelis el li la profitojn de lia invento.

Johann Fust pruntis al Gutenberg dufoje 800 guldenojn kontraŭ garantidono sur la presejo. Fust iĝis asociito de la talentita Peter Schöffer, kiu konis la sekretojn de la “nigra arto”, ĉar li estis disĉiplo de Gutenbergo. Bedaŭrinde tiu ĉi havis financajn problemojn kaj perdis dum proceso kontraŭ Fust preskaŭ sian tutan presmaterialon en la jaro 1455.

Eksteraj ligiloj redakti