Johann Lorenz Bach

Johann Lorenz Bach (* 10-an de septembro 1695 en Schweinfurt; † 14-an de decembro 1773 en Lahm) estis germana komponisto el la frankonia linio de la familio Bach.

Johann Lorenz Bach
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1695 (1695-09-10)
en Ŝvajnfurto
Morto 14-an de decembro 1773 (1773-12-14) (78-jaraĝa)
en Itzgrund
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orgenistokomponisto
vdr

Vivo redakti

Johann Lorenz Bach, nepo de Georg Christoph Bach, estis muzike edukita de sia patro Johann Valentin Bach samkiel 1715-17 en Vajmaro far Johann Sebastian Bach. Ekde 1718 ĝis sia morto li estis kantoro, orgenisto kaj instruisto en la Barona Liĥtenŝtejna Rezidejo Lahm en Itzgrund (ĉe Coburg).

 
La orgeno de Joh. Lorenz Bachs

En la kastela preĝejo ankoraŭ staras la orgeno, kiun li ludis dum pli ol kvardek jaroj: plejparte originale konserviĝinta instrumento de la orgenkonstruisto Heinrich Herbst el Halberstadt el 1732 kun 29 sonaj registroj sur du manualoj kaj abunde provizitaj pedalregistroj.

Escepte de preludo kun fugo en D-maĵoro la verkoj de Johann Lorenz Bach estas perdiĝintaj.

La genealogia arbo de la familio Bach far Johann Sebastian enhavas jenan enskribaĵon pri Joh. Lorenz:

"N-o 38. Joh. Lorenz Bach, pli aĝa filo de Joh. Valent. Bach sub n-o 21, estas orgenisto je Lahme en Frankonio."

Fontoj redakti

  • Diccionario Enciclopédico de la Música Música Maestro, Editorial Rombo, 1996, ISBN 8482579323.

Eksteraj ligiloj redakti