Johann PLENGE (7a de junio 1874 – 11a de septembro 1963) estis germana sociologo. Li estis profesoro de politika ekonomiko en la Universitato de Münster. Profesoro Plenge estis konsiderita fakulo pri Karlo Markso, kaj "lia verko Marx und Hegel markis la komencon de la moderna Hegel-renaskigo inter marksistaj fakuloj."[1] Poste lia socialisma idearo iĝis tre naciisma, kaj li estis konsiderita unu el la plej gravaj intelektuloj pioniraj de Nacia Socialismo (Naziismo).

Johann Plenge
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1874 (1874-06-07)
en Bremeno
Morto 11-an de septembro 1963 (1963-09-11) (89-jaraĝa)
en Münster
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ekonomikistosociologo • universitata instruisto
vdr

En sia libro 1789 und 1914 li kontrastigis la 'Ideojn de 1789' (libereco) kaj la 'Ideojn de 1914' (organizado). Plenge argumentis: "sub la neceso de milito la socialismaj ideoj estis drivintaj en la ekonomia vivo de Germanio, ties organizado estis kreskinta kune en nova spirito, kaj tiele la postulo de nia nacio por la homaro naskis la ideon de 1914, la ideo de Germania organizado, la nacia unueco de ŝtata socialismo".[2] Por Plenge, kiel por multaj aliaj germanaj naciistoj kaj socialistoj, organizado signifas socialismon kaj planitan ekonomion (centra direktorado). Li konsideris la militon inter Germanio kaj Anglio kiel milito inter kontraŭaj principoj, kaj kredis, ke la "lukto por la venko estis novaj fortoj naskitaj de la progresinta ekonomia vivo de la 19a jarcento: socialismo kaj organizado".[3]

Verkoj redakti

  • Westerwälder Hausierer und Hausgänger, Duncker & Humblot (= Schriften des Vereins für Socialpolitik 78), Leipzig 1898
  • Gründung und Geschichte des Crédit Mobilier. Zwei Kapitel aus Anlagebanken, eine Einleitung in die Theorie des Anlagebankgeschäftes, Laupp, Tübingen 1903
  • Marx und Hegel, Laupp, Tübingen 1911
  • Von der Diskontpolitik zur Herrschaft über den Geldmarkt, Springer, Berlin 1913
  • Der Krieg und die Volkswirtschaft, Borgmeyer, Münster 1915
  • 1789 und 1914: Die symbolischen Jahre in der Geschichte des politischen Geistes, Springer, Berlin 1916
  • Die Revolutionierung der Revolutionäre, Der Neue Geist, Leipzig 1918
  • Durch Umsturz zum Aufbau, Munster i, Westf, 1918
  • Zur Vertiefung des Sozialismus, Der Neue Geist, Leipzig 1919
  • Die Altersreife des Abendlandes, Robert Kämmerer, Düsseldorf 1948
  • Cogito ergo sumus. Ed. Hanns Linhardt, Duncker & Humblot, Berlin 1964

Notoj redakti

  1. Hayek, Friedrich. The Road to Serfdom. Routledge & Kegan Paul, London, 1979, p. 127.
  2. Hew Strachan, The First World War: Volume I: To Arms (Oxford: Oxford University Press, 2003), pp. 1131-1132.
  3. Hayek, p. 127.