Johannes HARTOG [hartoĥ] (naskiĝis en la 16-a de majo 1912 en Baarn) estis nederlanda esperantisto. Li okupis sin ĉefe pri filozofio kaj literaturo, sen speciala profesio. Hartog redaktis Esperantan rubrikon en Baarna gazeto kaj verkis artikolojn. Li precipe okupas sin pri literaturo, lingvokonstruo kaj historio de Esperanto. Studoj en H.D.E., Utrechta Esperantisto kaj Nederlanda Esperantisto.