Johano el Matha,Sankta Johano el Matha, en la katolika eklezio kaj en la okcidenta historio famas pro sia iniciato, poste daŭrigita de liaj sekvantoj, por la liberigo de la kristanoj sklavigitaj de islamanoj de Nordafriko, kutime enprizonigitaj surmare kaj en eŭropaj teritorioj raziitaj. Lia karismo sukcesis rikolti monon elspezeblan por elaĉeti, en Nordafriko, kristanajn homojn kaj ilin revenigi al siaj landoj kaj familioj.

Sankta
Johano el Matha
Persona informo
Jean de Matha
Naskiĝo 23-an de junio 1160 (1160-06-23)
en Faucon-de-Barcelonnette
Morto 17-an de decembro 1213 (1213-12-17) (53-jaraĝa)
en Romo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Johano de Matha naskiĝis en Faucon-de-Barcelonnette (Francio) en 1150 kaj elvivis en Romo en 1213. Familie nobela, li studis teologion en Parizo kaj en 1192 estis levita al la ordinoj kiel sacerdoto. Kiam lia iniciato manifestiĝis originala kaj grande karitata, eksvarmis hagiografaĵo laŭ kiu anĝelo, al li aperinta dum la celebrado de la unua meso, inspiris la instituigon de religia ordeno kun aparta kristana celo: la elaĉeto de kristanoj el la mano de «maŭroj».

Atinginte la permeson de la papo Inocento la 3-a, li unuiĝis al la ermito Feliĉo el Valezio kaj iniciatis komunumon en zono de Francilio, konsekritan al la Triunuo kaj sub la protekto de la Virgulino de la Rimedo, kies Johano estis elektita gvidanto: la nova ordeno estis aprobita de la papo en 1198. La Ordeno de la Sanktega Triunuo originis la popolan nomigon «Triunuanoj».

Li vizitis ankaŭ Romon, kie fondis konventon kaj hospitalon por la pilgrimuloj ĉe la preĝejo de Sankta Tomaso in Formis, sur la monteto Kaelio, al li koncedita de la papo. Ĉi tie, en 1209, lin vizitis Sankta Francisko el Asizo kiun li gastigis fariĝante lia amiko.

Lia liturgia memoro estas ĉiujare celebrita la 17an de decembro.

La nuna aktivado de la sekvantoj de Johano el Matha redakti

Hodiaŭ la Triunuanoj aktivas, ĉiam laŭ la karismo de la fondinto, en aliaj sociaj sektoroj: aktualigante liberigon kaj servon al la novaj formoj de sklaveco: (prostituo, alkoholismo, drogodependenco ktp.); asistante kristanajn dubemulojn; plenumante la taskon de la evangelizado; partoprenante en la liberigo de bezonuloj el la sklaveco de la malriĉeco.

Eksteraj ligiloj redakti