John Batchelor, ofte kromnomita 'La Amiko de Libereco' naskiĝis en Newport en Kimrio en la jaro 1820. Li transloĝiĝis al Kardifo dum siaj dudekaj jaroj kaj tie fondis ligno-komerco (kaj pli poste ardezo-komerco). Li ludis gravan rolon en la etablado de la sekdoko Mount Stuart.

John Batchelor
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1820 (1820-04-10)
en Newport
Morto 29-an de majo 1883 (1883-05-29) (63-jaraĝa)
Okupo
Okupo politikisto • sindikatisto • timber merchant
vdr

Li aktive membriĝis en la liberalisma politika partio kaj iĝis konsilantaro kaj, pli malfrue, Kardifa urbestro. Li ankaŭ kampanjis kontraŭ sklaveco.

Tamen, pro sia politika aktivado, John Batchelor konfliktiĝis kun la familio Bute kiu je tiu epoko posedis multon da tero en Kardifo, inkluzive la Kastelon de Kardifo. Ili ankaŭ estis konstruantaj la plejparto de la Kardifaj dokoj. La familio Bute subtenis la politikan partion 'Tory' kaj multaj personaj opiniis ke ilia komplotado kaŭzis la pereon de la kompanio de Batchelor.

John Batchelor mortis en 1883 kaj oni etabligis fondaĵon etabli statuon memore al li. Tamen, siaj kontraŭuloj ankaŭ lanĉis petskribon (kun 1200 nomoj kolektitaj) kontraŭ la statuo.

La statuo, kreita far la skulptisto James Milo Griffith, finfine senvualiĝis la 16-an de oktobro 1886 kaj troviĝas ĉe The Hayes, Kardifo.