John NEWLAND (23-an de novembro 1917 - 10-an de januaro 2000) estis usona reĝisoro, aktoro, produktoro de televido , kaj scenaristo.

John Newland
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1917 (1917-11-23)
en Cincinnati
Morto 10-an de januaro 2000 (2000-01-10) (82-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro • televida produktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Newland komencis sian karieron en vodevilo ankoraŭ kiel adoleskanto, li poste moviĝis al Novjorko por studi aktoradon. Li militservis ĉe la Usonarmea Aerkorpuso dum la Dua mondmilito.

Post la milito, li estis dungita de Warner Bros., sed ricevis nur negravajn rolojn. Komence de la 1950-aj jaroj Newland komencis aperi nur sur televidaj roloj, aperante en pluraj epizodoj de Studio One, The Philco Television Playhouse, Tales of Tomorrow, Kraft Television Theatre, kaj Schlitz Playhouse of Stars.

Li reĝisoris epizodojn de Letter to Loretta en 1953 kaj poste reĝisoris epizodojn de Bachelor Father, Alfred Hitchcock Presents, kaj Thriller (televidserio). La komenca epizodo de That Night! (1957) reĝisorita de li estis nomumita por premio British Academy Film Award [1]

En 1959, Newland iĝis la prezentisto kaj reĝisoro de la televida serio pri paranormaleco Alcoa Presents: One Step Beyond. [2] Post la fino de One Step Beyond, li reĝisoris en 1964 epizodon de The Man from U.N.C.L.E.. En 1966 li produktoris kaj reĝisoris ĉiujn epizodojn, escepte unu, el la televiserio pri spionoj The Man Who Never Was. En 1967 li reĝisoris epizodon de Star Trek. Li ankaŭ reĝisoris en 1970-aj jaroj epizodojn de The Sixth Sense (televidserio) kaj Police Woman .

Referencoj redakti

  1. 1958. BAFTA website. Alirita 21a de marto 2013.
  2. . John Newland; Actor-Director Known for His Work on TV’s ‘Alcoa Presents’. articles.latimes.com (2000-01-17). Alirita 2008-11-05.