John H.D. Rabe (nask. 23-an de novembro 1882 en Hamburg; mortis 5-an de januaro 1950) estis germana komercisto, kiu estis nomata pro siaj humanitaraj helpoj dum la ĉina-japana milito ankaŭ kiel „Oskar Schindler de Ĉinio“ kaj la germana Buddho (fare de la ĉinoj).

John Rabe
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1882 (1882-11-23)
en Hamburgo
Morto 5-an de januaro 1950 (1950-01-05) (67-jaraĝa)
en Berlino
Mortokialo apopleksio
Tombo Kaiser Wilhelm Memorial Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Parencoj Thomas Rabe
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr
La domo de John Rabe en Nankino

Rabe establis dum la Masakro de Nankingo de 1937/38 protektan zonon de ĉ. 2 x 2 km, por protekti, savi ĉinajn loĝantojn kontraŭ la japanaj soldatoj. Tiel li savis vivon de plur-dekmil ĉinoj (kelkaj fontoj parolas pri 200.000).

En la protekta zono, li pendigis hokkrucan flagon, por ke la japanaj pilotoj ne bombardu la domojn.

Biografio redakti

Rabe naskiĝis en 1882 en marista familio, en Hamburg. Li eklaboris en eksport-kompanio en Hamburgo. Ekde 1903 li laboris en angla kompanio en Mocambique, Afriko. En 1908 li transloĝiĝis al Ŝanhajo en Ĉinio por modernigi la elektran kaj komunikan sistemon de la imperio. Ekde 1911 ĝis 1938 laboris li tie ĉe Siemens China Co., filio de Siemens-koncerno. Ekde 1931 Rabe estis reprezentanto de sia firmao en Nankino. Li translokigis la firmaon al Nankino en 1931. Li parolis flue la ĉinan lingvon kaj tiel havis bonajn kontaktojn al la ĉina registaro.

Savinto de ĉinoj redakti

Post kiam la japanoj konkeris la urbon kelkajn monatojn post komenco de la dua japana-ĉina milito (12-an de decembro 1937), la soldatoj amase murdis, perfortis, ekzekutis en la urbo.

La restintaj eksterlandanoj de la urbo provis helpi la ĉinojn kaj ekkonstruis la protektan zonon. John Rabe estis elektita prezidanto de la internacia komitato, ĉar oni esperis, ke lia germaneco kaj aneco en la nazia partio NSDAP povas influi la japanajn oficirojn (sed tio nur parte efikis). En la protekta zono kolektiĝis 250.000 homoj sur 4 km².

En Germanio denove redakti

Post kiam en februaro de 1938 Siemens China Co Nankino forlasis, Rabe faris prelegojn en Berlin kaj tio altiris la atenton pri kruelaĵoj de la japana armeo. Kiam li sian raporton sendis al Adolf Hitler, li estis arestita fare de Gestapo. Li estis liberigita, ĉar li transdonis la dokumentojn, fotojn. Li retirite vivis ĝis fino de la milito.

Ĉar li suferis longtempe je diabeto, tiu aresto pli-malbonigis lian sanon. Li mortis la 5-an de januaro 1950 je apopleksio. Li vivis postmilite en granda malriĉeco, ĉar Siemens ne pagis lian pensionon. Lin apogis emigrintaj, savitaj ĉinoj.

Postmilite redakti

Post la milito, la britoj unue rifuzis lian sennaziigon, tio okazis nur poste ĉe apelacia instanco.

En decembro de 1996, oni publikigis la detalan taglibron de Rabe pri la Nankino-masakro, kiu validas kiel elstara historia fonto.

En 1997 oni transliveris tomboŝtonon de Rabe el Berlino al memorloko en Nankino.

La taglibro, memuaroj redakti

Li skribis, kolektis 1200 paĝojn dum kaj pri la masakro, fotis la misagojn.

Oni jam tute forgesis lin, kiam nepino de travivanto, Iris Chang - naskiĝinta en Usono - aperigis libron pri la masakro en 1997. Dum la verkado serĉis ŝi filinon de Rabe, kiu eĉ ne sciis, kiel gravaj historiaj dokumentoj troviĝas en la patra heredaĵo. La libro de Chang kaj la taglibro de Rabe (aperinta unu jaron poste) alportis por ili ambaŭ mondfamon. Oni tradukis la librojn al la japana kaj ĉina. En la japana aperis nur korektita versio de la Rabe-taglibro (ne aperis la plej kruelaj agoj).

Anekdoto, memorejoj redakti

Dum interparolo kun japanoj, iu japana generalo minace demandis: kial li ne veturas hejmen, kial li protektas la ĉinojn? Li onidire respondis, ke se li estus vivinta en Japanio 30 jarojn, nun protektus la japanojn. Tiu kuraĝo donis al li moralan kapitalon, ke oni eĉ tiam ne tuŝis lin, kiam li taŭzis (skue fortiris) japanan soldaton seksatencantan je ĉina virino.

  • John-Rabe-domo en Nankino: La loĝdomo de la familio, kie John Rabe protektis 600 ĉinajn civilistojn, fariĝis muzeo kaj centro por internacia renkonto kaj esploro pri paco kaj repaciĝo. [1]
  • John Rabe Communication Centre Heidelberg: paccentro memore al John Rabe, fondita de lia nepo Thomas Rabe, kiu aparte alstrebas proksimigon kaj repacigon inter ĉinoj kaj japanoj

Filmo redakti

En 2009 Oskaro-premiita reĝisoro Florian Gallenberger faris filmon pri John Rabe, kiu estis laŭde akceptita dum Berlinale kaj nomumita kiel kandidato por la plej prestiĝa germana filmpremio (Deutscher Filmpreis) 2009.

Literaturo redakti

  • Iris Chang: Die Vergewaltigung von Nanking. Das Massaker in der chinesischen Hauptsstadt am Vorabend des Zweiten Weltkriegs, München, 1999
  • Erwin Wickert (eldonisto):
    • John Rabe. Der gute Deutsche von Nanking, Deutsche Verlags-Anstalt, Stuttgart. ISBN 3-421-05098-8 Stuttgart (La bona germano de Nankino, taglibro de Rabe)
    • The Good German of Nanking: The Diaries of John Rabe, Knopf. (1998). ISBN 0-375-40211-X (anglen tradukita)

Notoj, referencoj redakti

  1. Pri la nova muzeo, inaŭgurita en oktobro 2006, raportas interretradio National Public Radio [1]

Eksteraj ligiloj redakti