Iris Chang
Iris CHANG (n. 28-a de marto 1968 en Princeton, Nov-Ĵerzejo; m. 9-a de novembro 2004 en Los Gatos, Kalifornio/Usono) estis usona verkistino.
Iris Chang | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
张纯如 | |||||
Naskonomo | Iris Shun-Ru Chang | ||||
Naskiĝo | 28-an de marto 1968 en Princeton, Nov-Ĵerzejo | ||||
Morto | 9-an de novembro 2004 (36-jaraĝa) en Los Gatos, Kalifornio | ||||
Mortis pro | Sinmortigo ![]() | ||||
Mortis per | Pafvundo ![]() | ||||
Tombo | Gate of Heaven Catholic Cemetery (en) ![]() Kalifornio ![]() | ||||
Lingvoj | angla • ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Johns Hopkins Universitato University Laboratory High School (en) ![]() UIUC College of Media (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | homrajta aktivulo verkisto ĵurnalisto politika aktivisto ![]() | ||||
Aktiva en | San-Joseo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Rape of Nanking ❦ Thread of the Silkworm vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Chang pasigis la infan-aĝon en Urbana-Champaign, Ilinojso, studis unue je la Universitato de Ilinojso, poste je la Johns Hopkins Universitato en Baltimoro. Post la ekzameno en 1989 ŝi laboris mallonge kiel ĵurnalistino por la loka gazetaro kaj por la gazeto Chicago Tribune.
Ŝian unuan libron axi publikigis je la aĝo de 25 jaroj en 1993. Internacie konata ŝi fariĝis en 1997 per la eldonado de la historia romano "la perfortigo de Nankino - la forgesita holokaŭsto de la Dua Mondmilito". Tiu libro rangis longe en la internaciaj listoj de vendo-sukcesegoj (furorlibroj).
Je la 9-a de novembro 2004 ŝi estis trovita morta kun pafvundo en la kapo. Kiel kaŭzo de morto estis indikita sinmortigo. [1] Nur mallonge antaŭe ŝi estis en kuracado pro depresio.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Kathleen E. McLaughlin: Iris Chang's suicide stunned those she tried so hard to help. The San Francisco Chronicle, November 20, 2004.
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Iris Chang en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Biografio de Iris Chang