Rasos

(Alidirektita el Joninės)

Rasos (litove, per plena nomo Rasos šventė [šventė = solenaĵo, festo], "festo de roso", ankaŭ literumata Rãsos, Rasa, Kupolės, Saulės [saulė = suno, ankaŭ suna diino] aŭ Krešės, ĵemajtie Rasas) estas malnova somermeza festo laŭ la antikvaj ritoj de la antaŭkristana religio de Litovio. Post la formala kristanigo de la Grandduklando Litovio fine de la 14-a jarcento, oni provis kanaligi la prakristanajn tradiciojn al kristanaj formoj kaj nomis la solenaĵon "Joninės" aŭ plene "Joninės šventė", festo aŭ solenaĵo de Sankta Johano Baptisto, kies katolika memortago estas la 24-a de junio, proksime de la 20-a ĝis 23-a de junio en kiu astronomie estas la solstico, la "somermeza tagnokto" kiam la suno atingas sian plej grandan altecon super la ĉiela ekvatoro, kiu de antikvaj tempoj difinis la feston Rasos.

lignofajraj flamoj - deviga atributo de la festo Rasos
la balta aukuras aŭ "fajra altaro" de la kulto Romuva

Ankaŭ en modernaj tempoj la festo restas kulmino en la jara festado de tradiciemaj litovoj en kaj ekster Litovio. Granda subĉiela fajrego estas nepra ero de la festo, sed ankaŭ tradiciema kantado kaj muzikado per historiaj instrumentoj kaj en etnografie tipaj tradiciaj vestaĵoj nemalhaveblas. Ke inter kristanoj la festo havas la titolon "Joninės" ne ŝanĝas la tradician, fakte antaŭkristanan enhavon. Kun ankoraŭ pli specifa akcento de la antikvaj ritoj de la antaŭkristana religio de Litovio celebras la feston la membroj de la pagana kulto Romuva. En ĝiaj ceremonioj tra la tuta jaro kaj aparte intense dum la festo Rasos, la aukuras aŭ "fajra altaro" estas sankta granda ŝtono sur kiu fajro estas rite bruligita. La partoprenantoj de Romuva-ritoj lavas siajn manojn kaj vizaĝon antaŭ ol proksimiĝi al la fajra altaro, kaj tiam kantas tradiciajn prakristanajn kantojn ("dainas") aŭ ritajn himnojn dum la fajro estas ekbruligata. Manĝaĵoj, trinkaĵoj, herboj kaj floroj estas oferataj al la flamoj dum la grupo daŭre kantas "dainas". Post la materiaj oferoj, la partoprenantoj donas siajn proprajn parolajn aŭ silentajn kontribuaĵojn, kiuj estas portataj al la dioj kaj prauloj per la fumo kaj flameroj de la fajro.

Laŭ pluraj karakterizaĵoj la festo similas al la samtempaj somermezaj festoj de la kulturoj de Skandinavio, kiuj fontas el la ĝermana mitologio kaj ankaŭ estis kanaligitaj al kristanaj formoj kaj rebaptitaj "festo de Sankta Johano", kaj ankaŭ laŭ la slavaj antaŭkristanaj kulturoj ekzistas simila somermezaj festoj, sed la originoj de la balta antikva celebraĵo tamen estas sendependaj.