Jorge Sampaoli

futbala trejnisto

Jorge Sampaoli aŭ plennome Jorge Luis Sampaoli Moya (loka hispanlingva prononco laŭ sistemo IFA ˈxorxe sampaˈoli, do [ĤORĥe sampaOli]) estas argentina eksa profesia futbalisto kaj nuna futbala trejnisto. Li naskiĝis la  13-an de marto 1960(nun 1960-03-13) en Casilda, provinco Santa Fe, do nun estas 64-jara. Inter la jaroj 1977 kaj 1979 li profesie ludis futbalon en la unua vira teamo de la klubo Club Atlético Newell's Old Boys, sed tiam pro vundiĝo devis rezigni pri plua daŭrigo de tiu kariero. Ekde la jaro 2002 li estas futbala trejnisto, kaj ekde 2017 estas trejnisto de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio.

Jorge Sampaoli
en 2013
en 2013
Persona informo
Naskonomo Jorge Luis Sampaoli Moya
Naskiĝo 13-an de marto 1960 (1960-03-13) (64-jaraĝa)
en Casilda
Ŝtataneco Argentino
Infanoj 2
Okupo
Okupo futbala trejnisto • futbalisto
vdr