Jorma Kalervo Hynninen, naskiĝinta 3-a de aprilo 1941 en Leppävirta, estas finna operkantisto. El sia tonetendo li estas baritono. Li ludis 70 operrolojn. Li estis arta ĉefulo de Nacia Opero de Finnlando en 1980-aj jaroj. Li estis arta ĉefulo ankaŭ en Operofesto de Savonlinna kaj Kantfesto de Joensuu. En 1997–2003 li estis profesoro. Li ankaŭ aranĝis majstrokursojn. Hynninen performis en atentindaj operdomoj en Londono, Ĉikago, Moskvo, Pekino, Milano kaj Nov-Jorkio. Li performis ankaŭ kiel koncertokantisto, speciale kiel lied-kantisto. Li ĉesis sian operkarieron en la jaro 2013.

Jorma Hynninen
Persona informo
Naskonomo Jorma Kalervo Hynninen
Naskiĝo 3-an de aprilo 1941 (1941-04-03) (83-jaraĝa)
en Leppävirta
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Infano Marko Salo
Parencoj Olivia Ainali
Okupo
Okupo operkantisto • muzikisto
vdr