José Antonio García Blázquez

hispana verkisto

José Antonio GARCÍA BLÁZQUEZ (Plasencia, 29a de aprilo 1936 - Madrido, 12a de aŭgusto 2019) estis hispana verkisto kaj tradukisto.

José Antonio García Blázquez
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1936 (1936-04-29)
en Plasencio
Morto 12-an de aŭgusto 2019 (2019-08-12) (83-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Li studis Beletrojn en Madrido. Lia doktoriga disertacio estas dediĉita al estetiko de Oscar Wilde. Li karieris ĉefe ekstrelande, nome en Unuiĝinta Reĝlando kaj Svisio, ĉefe kiel tradukisto en internaciaj organizoj.

Lia unua romano estis en 1966 Los diablos, per kiu li intencis eliri el la hispana ĉeftendeco de la tiama socia realismo; sekvis pli sukcesa No encontré rosas para mi madre (Mi ne trovis rozojn por mia panjo, 1968), de kiu oni faris kinan version reĝisoritan de Francisco Rovira Beleta stelulita de Gina Lollobrigida kaj Concha Velasco, en 1972.[1]

Li publikigis en la 1970-aj jaroj estas: Fiesta en el polvo (1971), El rito (1974), eble lia plej fama verko, kiu ricevis en 1973 la Premion Nadal; kaj en 1976 publikigis Señora Muerte. Liaj roluloj ĉefe moviĝas tra grandurboj: Novjorko, Madrido, Barcelono, Parizo, kaj ripete en provinca urbo Plasencia, kiu havigas memoron de la malpermesitaj ludoj de la infanaĝo.[2]

En la 1980-aj jaroj li publikigis: Rey de ruinas (1981), La identidad inútil (1986), Puerta secreta (1993) kaj El amor es una tierra extraña (1996). En 2007 publikigis La soledad del anfitrión kaj Amigos y otras alimañas.

Referencoj redakti

  1. No encontré rosas para mi madre en Internet Movie Database.
  2. Gonzalo Hidalgo Bayal: Certificado de buena salud, Narrativa Extremeña, en revuo El Urogallo, decembro 1990.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti