José María Gabriel y Galán

hispana poeto

José María Gabriel y Galán (Frades de la Sierra, Salamanko, 28a de junio 1870Guijo de Granadilla, Kacereso, 6a de januaro 1905) estis hispana poeto kaj verkisto. Li verkis kaj en hispana kaj en ekstremadura.

José María Gabriel y Galán
Persona informo
Naskonomo José María Gabriel y Galán
Naskiĝo 28-an de junio 1870 (1870-06-28)
en Frades de la Sierra
Morto 6-an de januaro 1909 (1909-01-06) (38-jaraĝa)
en Guijo de Granadilla
Mortis per Apendicito Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunumo Tradiciista Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo José María Gabriel y Galán
Familio
Gefratoj Baldomero Gabriel y Galán (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Lo estis bazinstruisto en Guijuelo kaj Piedrahíta en epoko kiam li estis iom melankolia. En 1893 li ekkonis Desideria García Gascón (1874-1954), el familio de terposedantoj, edziĝis al ŝi en 1898, lasis sian profesion de instruisto, kaj translokiĝis al Guijo de Granadilla, kie li iĝas administristo de bieno de la familio de lia edzino. Lia vivo trankviliĝis kaj li dediĉis sin al verkado.

Je la nasko de lia unua filo, nome Jesús, en 1898 li verkis El Cristu benditu, unua de liaj famaj poemoj "Extremeñas" en kiu li verkis en ekstremadura parolmaniero kun influo de la iama leona lingvo. Poste ankaŭ Luis Chamizo verkos en ekstremadura, sed sen tiom leona influo.

Li amikiĝis kun Miguel de Unamuno, kiu tiam estis profesoro de greka lingvo en la Universitato de Salamanko, tamen li estis ankaŭ amiko de salamanka pastraro, kiu opoziciis al Unamuno. En 1901 kaj 1902 li sukcesis en diversaj floraj ludoj. En politiko li estis de tre konservemaj kaj tradiciaj ideoj, nome ĉefe de karlismo, kaj tial li ofte kunlaboris kun la katolika gazetaro. Li mortis komence de 1905.

 
Monumento al Gabriel y Galán en Cáceres.

​Poemoj de Gabriel y Galán estas popularaj en la tuta regiono; tial estas multaj stratoj, placoj, bibliotekoj en la regiono kiuj portas lian nomon, krom lernejoj kaj eĉ la akvobaraĵo kaj akvorezervejo en la komarko en kiu li loĝis. Estas dommuzeoj en la domoj en kiu li naskiĝis kaj en tiu en kiu li loĝis ĝis sia morto. Per Reĝa Ordono de la reĝo Alfonso la 13-a en 1929 oni rajtigis transigon de la du familinomoj de la poeto al sia posteularo kiel ununura familinomo Gabriel y Galán, kio estas malofta escepta kazo en Hispanio.

Verkoj

redakti
  • Castellanas (1902)
  • Extremeñas (1902)
  • Campesinas (1904)
  • Nuevas Castellanas (1905)
  • Religiosas (1906)

Eksteraj ligiloj

redakti