Luis Chamizo

hispana verkisto

Luis Florencio CHAMIZO Trigueros (Guareña, Badaĥozo, 7a de novembro 1894Madrido, 24a de decembro 1945) estis hispana poeto kaj verkisto. Li verkis kaj en hispana kaj en ekstremadura.

Luis Chamizo
Persona informo
Luis Florencio Chamizo y Trigueros
Naskonomo Luis Florencio Chamizo y Trigueros
Naskiĝo 7-an de novembro 1894 (1894-11-07)
en Guareña
Morto 24-an de decembro 1945 (1945-12-24) (51-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispanaekstremadura lingvovario vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater University of Murcia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Luis Chamizo
Profesio
Alia nomo Luis Chamizo vd
Okupo advokato
poeto
verkisto
urbestro Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Q5825725 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Lia patro estis ĵarfabrikisto, kaj tial Luis Chamizo estis ofte kromnomita la poeta tinajero ("ĵarista poeto").

Li studis komercon kaj juron. Estante en kontakto kun verkistoj kaj ĵurnalistoj de la najbara urbo Don Benito, li ekverkis poemojn en ekstremadura pri kamparanoj, kamparaj pejzaĝoj, kaj lokaj aferoj. Li admiris la nuran ĝistiaman poeton, kiu same kiel li verkis poezioin en ekstremadura, nome José María Gabriel y Galán, kaj tial li ĉeestis en poezia ceremonio kaj inaŭguro de lia statuo, fare de Enrique Pérez Comendador, en Cáceres en 1925.

En 1921 li translokiĝis al Guadalcanal (Sevilo) kaj edziĝis al Virtudes Cordo Nogales en 1922. Ili havis kvin filinojn, nome María Luisa, María Victoria, María Virtudes, Consuelo kaj María Asunción. La 7an de aprilo 1924 li estis elektita urbestro de Guadalcanal, kadre de la elpostenigo de iamaj estraroj ordonita de la diktaturo de Primo de Rivera. Li plue restos dekstrema en sia politika vivo kaj konservema en la ideologia tendenco de siaj verkoj.

En 1921 aperis la unua eldono de lia poemaro El Miajón de los Castúos, sendube lia plej fama verko; poste li verkis la teatraĵon Las Brujas (La sorĉistinoj, 1932), kaj la poemaron Extremadura.

En 1930 li ricevis omaĝon en Madrido pro la premiero de Las Brujas preziditan de Jacinto Benavente. Dum la Hispana Enlanda Milito li devis kaŝiĝi unue en Guareña kaj poste en Guadalcanal por eviti eblajn persekutojn fare de respublikanoj kontraŭ dekstruloj engagixgintaj kun la antaŭa reĝimo. Kiam li povis veni al zono de frankisma regado, li deklamis siajn poemojn al la frankismaj trupoj, same kiel faris respublikanaj poetoj en la malamika zono. Post la milito li translokiĝis al Madrido kaj ricevis postenon en la ĵus kreita frankisma pseŭdosindikato.

Kvankam fine de la 20-a jarcento oni uzis foje la vorton "castúo" elprenitan el la titolo de lia plej fama verko, Luis Chamizo neniam nomis tiel la ekstremaduran parolmanieron, dum li uzis tiun terminon por referenci la lokajn kamparanojn.[1]

Poemoj kaj eĉ versoj de Camizo estas tre popularaj en la tuta regiono; tial estas multaj stratoj en la regiono kiuj portas lian nomon, krom mezlernejo en Don Benito, merkato en Mérida, monumento en parko de Badajoz ktp. En lia naskoloko Guareña estas du statuoj, tiu de la tabelo kiu ne montras lin mem sed alegorio de poeto,[2] kaj alia ĉebenka kun alia loka poeto Eugenio Frutos en la ĉefa strato.

Verkoj

redakti
  • El Miajón de los Castúos (1921)
  • Las Brujas (1932)
  • Extremadura (1932)
  • Obras Completas (1963). Eldono de Enrique Segura Covarsí.
  • Obra Poética Completa (1967). Madrid. Eldono Cultura Hispánica kun prologoj de José María Pemán kaj José García Nieto.
  • Obras Completas (1982). Badajoz. Eldono de Antonio Viudas Camarasa.
  1. Simila hispana vorto estas "castizo", reference al tipa lokano, ĉefe de Madrido.
  2. Kuriozaĵo: malantaŭ la statuo videblas reklamaĵoj de ŝuvendisto, tri liaj nepinoj lernis Esperanton kaj du el ili partoprenis en kongresoj kaj aliaj aranĝoj.

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Luis Chamizo en la hispana Vikipedio.