José Soto Soto, laŭ spektakla nomo José Mercé (Jerez de la Frontera; 19a de aprilo 1955), estas hispana kantisto de flamenko de cigana deveno.

José Mercé
Persona informo
Naskonomo José Merce
Aliaj nomoj José Mercé
Naskiĝo 19-an de aprilo 1955 (1955-04-19) (69-jaraĝa)
en Jerez de la Frontera, Kadizo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Parencoj Manuel Soto Monje
Vicente Soto “Sordera”
Okupo
Okupo cantaor • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.josemerce.es/
vdr

Biografio redakti

Li ekkantis jam infano, edukita en familio de famaj kantistoj. En 1968 translokiĝis al Madrido ĉe sia onklo El Sordera.[1] Tie li registris sian unuan diskon, akompanata gitare de Manolo Sanlúcar kaj Paco de Lucía. Li kantis en la flamenka dancistejo "tablao" de Torres Bermejas kun Mario Maya, Carmen Mora kaj Guito.

Poste kaj ĝis 1983 li laboris en la kompanio de Antonio Gades. En tiu epoko partoprenis en la filmoj "Bodas de sangre"[2] kaj "Flamenko", de Carlos Saura. Kun la komponisto kaj produktoro Manuel Sánchez Pernía, José Mercé plifirmigis sian figuron kiel fama artisto en la flamenka etoso, pere de la disko "Verde Junco", en kiu kulaboris gravaj artistoj kiel Tomatito, Enrique de Melchor kaj Rafael Riqueni.

En dua etapo de sia kariero li kuraĝis plinovigi miksante flamenkon kun bluso, balkana "martinete" aŭ kantante kun Alejandro Sanz. Li adaptis kantojn kiel "Clandestino", de Manu Chao, "Al alba", de Luis Eduardo Aute, "Te recuerdo Amanda", de Víctor Jara, "Qué bonito es vivir", de Louis Armstrong, kaj kelkajn de Luis Eduardo Aute — kun kiu li turneis kun Mónica Molina —.

Diskaro redakti

  • Bandera de Andalucía (1977)
  • Verde Junco (1985)
  • Caminos reales del cante (1987)
  • Hondas raíces (1991)
  • Desnudando el alma (1994)
  • Del amanecer (1998) ESP: Plateno
  • Aire (2000) ESP: 2x Plateno
  • Lío (2002) ESP: Plateno
  • Confí de Fuá (2004) ESP: Oro
  • Lo que no se da (2006) ESP: Oro
  • Ruido (2009)
  • Mi única llave (2012)
  • Doy la cara (2016)

Notoj redakti

  1. Intervjuo Alirita la 16an de novembro 2019.
  2. Inspirita en la verko Sanga nupto de Federico García Lorca, tradukita en Esperanton.