José SOMOZA y Muñoz (Piedrahíta, Ávila, 24-a de oktobro de 1781 - samloke, 4-a de oktobro de 1852), estis hispana liberala verkisto. Li studis en Ávila kaj Salamanko; li vivis preskaŭ ciam izola kaj fraŭlo, farante sporadajn veturojn al Madrido, kie li rilatis kun amikoj de sia patro, nome Juan Meléndez Valdés, Manuel José Quintana, Melchor Gaspar de Jovellanos, Francisco de Goya.

José Somoza
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1781 (1781-10-24)
en Piedrahíta
Morto 4-an de oktobro 1852 (1852-10-04) (70-jaraĝa)
en Piedrahíta
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Profesio
Okupo verkistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Voltereca kaj liberala, kontraŭstaris en 1808 la francan invadon, sed restis en sia vilaĝo por ne abandoni malsanan fraton kaj tiele li devis rilati kun francoj sen esti afrancesado, kaj eĉ rilatis al dezertado de svisa reĝimento, pro kio li estis vundita. Li havis politikan postenon en Avilo dum la Liberala Jartrio (1820-1823), sed rezignis kaj al tio kaj al aliaj honoroj. En 1823 la pastro Merino enprizonigis lin kaj lian fraton, kaj post kvar monatoj ili estis li berigita, sed la frato blinda kaj li malsana. En la Abomeninda jardeko li suferis novan enprizonigon kaj persekutadon fare de la generalo San Juan. En 1829 mortiĝis lia frato kaj li akceptis politikajn postenojn kiaj deputito sed poste denove rezignis. Li kontraŭis la ekleziajn aŭtoritatojn.

Liaj Poesías (1832) estis reeldonitaj per novaj poemoj en 1834 kaj 1842 kaj ili povas esti konsiderataj apartenantaj al la novklasika salamanka skolo. Elstaras inter ili Al río Tormes (al la rivero Tormes) kaj El sepulcro de mi hermana (la tombo de mia fratino).

Elstaras liaj ĝenrismaj rakontoj kiuj estas antaŭaj al tiuj de Ramón Mesonero Romanos; sed ili estis publikitaj nur poste kaj pro instigo de tiu en el Semanario Pintoresco Español. Li estis lerta rakontisto de anekdotoj kaj rememoristo de pasintaj moroj. foje li montris socialan senton en artikoloj kiaj "El tío Tomás", pri ŝurfaristoj.

Li verkis ankaŭ du gravajn historiakm romanojn, El bautismo de Mudarra kaj El capón (1842), kaj komponis serion da libroj de varia enhavo utilajn por rekonstrui la vivon de liberpensulo izola kaj persekutita: Memorias de Piedrahita (1837), Cartas sobre el duelo (1839), Artículos en prosa (1842), Conversación sobre la eternidad (1842) kaj Recuerdos e impresiones (1843). Estas noveletoj Lección marcial, La oropéndola en la fuente de la dehesa de la mora kaj El pundonor. Inter poemoj elstaras A Fray Luis de León kaj Al sepulcro de mi hermano. Estas eldonoj de liaj verkoj ĉe Madrido, 1839, kaj Madrido, 1846. Estas ankaŭ eldono de liaj Obras (verkoj, 1904) de José Ramón Lomba de la Pedraja.

Bibliografio redakti

  • Pilar Sáenz Arenzana, José Somoza. Vida y obra literaria. Salamanca: Junta de Castilla y León, 1997.
  • Emilio Quintana, “Algunas precisiones en torno a José Somoza (1781-1852) como escritor dieciochesco”, en El mundo hispánico en el Siglo de las Luces, Vol. 2, 1996, pags. 1077-1088.
  • Emilio Quintana, “Una «cantata» recuperada de José Somoza: La Ninfa del Tormes (1843)”. Cuadernos abulenses, 22, 1994 , pags. 153-172.
  • Diccionario biográfico del Trienio Liberal, Madrid: El Museo Universal, 1991.
  • Enrique Conde Gargollo, José Somoza, heterodoxo y prerromántico: 1781-1852, 1979.

Eksteraj ligiloj redakti