Josefův Důl (distrikto Jablonec nad Nisou)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Josefův Důl |
Josefův Důl (germane antaŭe Josefsthal) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Jablonec nad Nisou. En la municipo vivas 930 loĝantoj (2024). Ĝi situas en valo de rivereto Kamenice en Jizera montaro.
Josefův Důl | |||
germane Josefsthal | |||
municipo | |||
Novgotika preĝejo de Ŝanĝiĝo de Sinjoro
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Josefův Důl | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Liberec | ||
Distrikto | Jablonec nad Nisou | ||
Administra municipo | Jablonec nad Nisou | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Jizera montaro | ||
Rivero | Kamenice | ||
Situo | Josefův Důl | ||
- alteco | 625 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 46′ 55″ N 15° 13′ 54″ O / 50.78194 °N, 15.23167 °O (mapo) | ||
Areo | 22,01 km² (2 201 ha) | ||
Loĝantaro | 930 (2024) | ||
Denseco | 42,25 loĝ./km² | ||
Fondo | 1701 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 468 44 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0512 | ||
NUTS 5 | CZ0512 563633 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de municipo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.josefuvdul.eu | |||
![]() |
La municipo estas elirloko por ekskursoj de piedirantoj, biciklistoj kaj skiantoj. Pli supre en la valo estis konstruita valbaraĵo Josefův Důl, la plej granda kaj la plej juna de sia speco en Jizera montaro. En Josefův Důl estas ekirloko al Jizera magistralo. En la muniicpo kaj la plej proksima ĉirkaŭaĵo troviĝas kelke da skideglitejoj por lertaj kaj komencanta skiistoj. En la municipo ankaŭ estiĝis instrupadoj de ĉi tiea naskiĝinto Gustav Leutelt; pli longa mezuras 11,3 km, malpli longa 5,4 km. En la municipo eblas ankaŭ trovi muzeon de loka historio. Ŝatataj turisma celoj estas ekzemple akvofaloj sur la rivero Jedlová, Traŝirita valbaraĵo, monumento de vitrofarado en Kristiánov aŭ kelkaj el multaj belvederoj dissemitaj sur montetoj de Jizera montaro.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lučany nad Nisou, Janov nad Nisou, Jiřetín pod Bukovou, Bedřichov, Albrechtice v Jizerských horách kaj Hejnice.
Partoj de municipo
redakti- Josefův Důl
- Antonínov
- Dolní Maxov
- Karlov
Historio
redaktiGrafo Maxmilián Desfours Walderode komencis enloĝigi la ĉirkaŭaĵon de la germana loĝantaro ĉirkaŭ la jaro 1690. Domaro Antonínov estis fondita en 1697 (en 1890 la municipo apartiĝis de Albrechtice), Josefův Důl je kvar jaroj pli poste 1701 (la saman jaron naskiĝis Karolo Josefo, filo de Walderode, laŭ kiu la municipo estas nomita). En la jaro 1700 estis fondita domaro Karlov, kie estis pli poste fondita kapelo kaj la unua vitrofarejo. En la jaro 1821 ekpraktikigis Karel Josef Zenkler novan vitrofarejan teknologion kaj aldonis produktadon de perloj kaj butonoj. Evoluo de la municipo daŭrigis per konstruo de lernejo kaj precipe de fervojlinio el Smržovka ĝis Josefův Důl.
En la jaro 1909 Josefův Důl estis avancita al kampurbo. Surbaze de Munkena interkonsento Josefův Důl estis alligita al Germana imperio. Malarmigo de la germana garnizono kaj redono al ĈSR okazis nur la 5-an de majo 1945.[1][2]
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 600 |
1880 | 4 126 |
1890 | 5 032 |
1900 | 5 386 |
1910 | 5 431 |
1921 | 4 423 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 320 |
1950 | 1 956 |
1961 | 1 590 |
1970 | 1 437 |
1980 | 1 319 |
1991 | 1 071 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 990 |
2014 | 901 |
2016 | 888 |
2017 | 877 |
2018 | 878 |
2019 | 900 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 897 |
2021 | 899 |
2022 | 877 |
2023 | 974 |
2024 | 930 |
Interesaĵoj
redaktiInter kuriozaĵoj apartenis bredado de strutoj en Dolní Maxov, aŭ eksa skisaltista ponteto kun ĝisfalo trans rivereto Jedlová (detruita en la 1990-aj jaroj). En valo de Jedlová etendiĝas naturrezervejo Jedlový důl.
Naskiĝintoj
redaktiPluaj fotoj
redakti-
Vido al Josefův Důl
-
Josefův Důl, domoj
-
Josefův Důl, strato
-
Josefův Důl, vido al la preĝejo
Referencoj
redakti- ↑ Jizerské Hory do kapsy, Jiří Růžička, Jana Jordánová, Zuzana Pozlovská; KMa, 2006
- ↑ NEVRLÝ, Miloslav Kniha o Jizerských Horách, Severočeské Nakladatelství, 1976