Josef Šmidinger estis ĉeĥa pastro – patrioto, disvastiganto de ĉeĥaj libroj, fondinto de Šmidinger-biblioteko en la sudbohemia urbo Strakonice, instruisto, amiko de la poeto František Ladislav Čelakovský kaj de Jan Vlastislav Plánek. Li naskiĝis la 24-an de oktobro 1801 en strakonica rokoka domo, numero 55. Sur tiu loko nun staras Ĉeĥa Ŝparbanko.

Josef Šmidinger
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1801 (1801-10-24)
en Strakonice
Morto 2-an de februaro 1852 (1852-02-02) (50-jaraĝa)
en Hostomice
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio
Okupo
Okupo verkisto • katolika sacerdoto • pastro
vdr

Šmidinger, filo de drapisto, vizitadis ĉefan lernejon en Strakonice, gimnazion li komencis studi en la proksima urbo Písek kaj la mezlernejan studon li finis en Prago. Tie li poste ekstudis filozofion. En la jaro 1825 li ĉeestis kolizion kun metiistoj, pro kio oni lin eksigis el la universitato kaj perforte soldatigis. Tamen – el soldatservo oni lin liberigis pro pulma malsano, kiu daŭre turmentis lin. Fine li ekstudis teologion kaj la 25-an de julio 1833 li estis ordinita je pastro. Jam kiel seminariano li komencis disvastigadi ĉeĥajn librojn.

Pro la malsano li rezignis la pastran vivodevon kaj instruis en strakonica ĉefa lernejo. En la jaro 1833 li sensukcese strebis pri la posteno de lernejdirektoro kaj laboris kiel edukisto, unue en la familio de barono Dlouhoveský de Chanovice, en la kastelo Němčice, poste en vilaĝo Volenice kaj fine en la familio de la baronoj Veith.

En la jaro 1843 li fondis bibliotekon en Strakonice, kiu portas lian nomon ĝis nun. Krom tio li fondis la vilaĝajn bibliotekojn – en Hostlovice (nun Hoslovice) kaj Němčice. En aliaj lokoj li almenaŭ subtenis kaj kuraĝigis homojn al establo de bibliotekoj. Ankoraŭ en la jaro 1845 Šmidinger edukis infanojn de patriota bienmastro Šafařík en vilaĝo Tažovice. Nur mallonge, tri jarojn, li servis kiel helpa pastro en Hostomice pod Brdy, kie li mortis la 2-an de februaro 1852. Tie li estas entombigita.

Memorindaj agoj kaj heredaĵoj redakti

  • Li disvastigadis ĉeĥajn librojn en kamparo kaj en la urboj de Bohemio, vendante ilin ekzemple ĉe la kirkoj dum pilgrimoj kaj kermesoj. Al malriĉuloj li donacis librojn senpage. Personeco de la pastro Josef Šmidinger inspiris ĉeĥan verkiston Alois Jirásek al kreo de la pastra persono Matouš Vrba en la romano F.L.Věk.
  • De la jaro 1849 ĝis 1852 li kolektis monon por konstruado de la Nacia Teatro en Prago.
  • Li ofereme laboris en Matice česká ( ĉeĥa kultura societo), kies membro li fariĝis en la jaro 1832. Li mem akiris por ĝi pli ol 400 membrojn kaj kolektis pli ol 20 000 florenojn.
  • Šmidinger en sia testamento ne forgesis la naskiĝurbon Strakonice kaj ties civitanojn. Ekzemple al strakonica biblioteko kaj almozulejo kun malsanulejo li testamentis po 1000 florenoj, por la Ĉeĥa Muzeo 200 florenojn kaj por Matice česká 1000 florenojn. Li sume testamentis 6 930 arĝentajn florenojn por religiaj kaj patriotaj celoj.

Literaturo redakti

  • Mgr. Jan Olejník, PhDr. Ivana Říhová, Irena Veselá: Strakonická zastavení Františka Ladislava Čelakovského, Strakonice: Muzeo de meza Otavio, 1999.
  • Václav Kaplický: Zaťatá pěst, Praha: Československý spisovatel, 1959.

Eksteraj ligiloj redakti