Joseph Denis Odevaere
Joseph Denis ODEVAERE, aŭ Joseph-Désiré Odevaere (2a de Decembro 1775 en Bruĝo – 26a de Februaro 1830 en Bruselo), estis novklasika pentristo el Suda Nederlando (nune Belgio). Li servis kiel kortega pentristo de la reĝo Vilhelmo la 1-a.
Joseph Denis Odevaere | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1775 en Bruĝo |
Morto | 26-an de februaro 1830 (54-jara) en Bruselo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio • Aŭstra Nederlando • Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj • Akademio de Francio en Romo |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | The Last Defenders of Mesolóngion, 22 April 1826, episode from the Greek War of Independence The Union of Utrecht |

Lord Byron sur sia mortolito (ĉirkaŭ 1826) de Joseph Denis Odevaere. Oleo sur tolo, 166 × 234.5 cm. Groeningemuseum, Bruĝo. (Notu la littukon kovrante lian misformitan dekstran piedon.)
Post edukado en Bruĝo, li translokiĝis al Parizo. Tie li studis kun Joseph-Benoît Suvée kaj Jacques-Louis David, Poste li pasigis ok jarojn en Italio, kie li inspiriĝis ĉefe el Rafaelo.
El 1825 al 1829, li pentris kelkajn verkojn subtene de la Greka milito de sendependiĝo kaj eĉ stilegis sian nomon al "Joseph Dionysius Odevaere". Li ankaŭ verkis kelkajn traktaĵojn pri arto kaj estis regula, tre bone konsiderita kontribuanto al lokaj gazetoj.