Joseph Léopold Sigisbert Hugo

Joseph Léopold Sigisbert HUGO (Nancy, 15-a de novembro 1773 - Parizo, 29-a de januaro 1828) estis generalo de la Unua Franca Imperio kaj grafo. Li estis la patro de la verkistoj Victor Hugo, Abel Hugo kaj Eugène Hugo.

Joseph Léopold Sigisbert Hugo
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1773 (1773-11-15)
en Nancio
Morto 29-an de januaro 1828 (1828-01-29) (54-jaraĝa)
en 10-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 27
Grave of Hugo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Joseph Hugo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Jeanne-Marguerite Hugo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Louis-Joseph Hugo (en) Traduki, Anne Julie Hugo (en) Traduki, Anne Victoire Hugo (en) Traduki kaj Monique Hugo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Sophie Trébuchet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Victor Hugo, Abel Hugo (mul) Traduki, Eugène Hugo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oficiro
militisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

En 1790 li estis nomumita oficiro. Li partoprenis en la militoj kiuj okazis post la Franca Revolucio.

Post esti vundita ĉe Majenco, estis sendita poste kiel kapitano al Vendée. En Châteaubriant li konis Sophie Trébuchet, kun kiu li edziĝis la 15-an de novembro 1797.

Li servis al Jozefo Bonaparte en Hispanio. Li estis nomumita generalo kaj guberniestro de la centraj provincoj (kaj tiele li veturis tra la provincoj de Ávila, Segovia, Soria kaj Guadalajara). Li militis dum tri jaroj kontraŭ El Empecinado kaj sukcesis neŭtraligi la agadon de la hispanaj geriloj en la zono de la rivero Taĵo, kaj tiele li sukcesis reestabli la komunikadon inter la korpusoj de la franca armeo. Speciale sangelverŝa estis la batalo kiu okazis, en la kadro de la Milito de Hispana Sendependiĝo, ĉe "Peña el Águila", aktuala vilaĝo Anguita (Guadalajara), kie la trupoj de la hispana rezistado suferis gravan malvenkon.

Bibliografio

redakti
  • SIGISBERT HUGO, JOSEPH LÉOPOLD, "Memorias del General Hugo", Sevilla, RENACIMIENTO, 2007.

Referencoj

redakti