Joumana Haddad (arabe جمانة حداد: ) (naskita sub la nomo Salloum; naskiĝis la 6-an de decembro 1970 en Bejruto) estas libana aŭtorino, publika parolantino, ĵurnalistino kaj aktivulino pri virinaj rajtoj[1]. Ŝiaj libroj estas publikigitaj en la angla, franca, itala kaj hispana.

Joumana Haddad
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1970 (1970-12-06) (53-jaraĝa)
en Bejruto
Lingvoj arabaanglaitalahispanafrancagermanasveda
Ŝtataneco Libano
Okupo
Okupo lingvisto • poeto • ĵurnalistoverkistotradukisto • aktivulo
TTT
Retejo http://www.joumanahaddad.org
vdr

Ŝi estis elektita kiel unu el 100 tutmonde plej potencaj arabaj virinoj dum kvar sinsekvaj jaroj fare de la revuo Arabian Business, pro ŝia kultura kaj socia aktivismo[2].

Ŝi estas fondinto de Jasad, kvaronjara arablingva kultura revuo kiu ne timas priparoli tabuojn en la araba socio. Haddad lanĉis en novembro 2018 novan televidan programon en Al-Hurra TV kiu reliefigas la temojn de libera sinesprimado kaj kritika pensado[3]. Ŝi ankaŭ malaprobas la maĉisman edukadon kiun orientaj patrinoj donas al siaj filoj[4]. Ekzistas ankaŭ la Youmana Haddad Freedoms Center, platformo kiu celas informi kaj mobilizi la libanajn gejunulojn pri valoroj kiel sekulareco, egaleco, inkluzivo kaj la defendo de fundamentaj rajtoj[5].

Ŝi ankaŭ partoprenis en la produktado de dokumentofilmo de Nasri Hajjaj pri la palestina poeto Mahmud Darwish.

En majo 2018, Joumana Haddad estis kandidato por la leĝdonaj balotoj. Ŝi sin prezentis sub la nomo Joumana Atallah Salloum en la balotdistrikto de Bejruto I en la listo de la politika alianco de Koullouna Watani (kiu inkluzivas la partion LiBaladi de kiu Haddad estas membro) kaj por parlamenta seĝo rezervita al minoritatoj

Referencoj redakti

  1. (en) Contributor Arkivigite je 2008-05-07 per la retarkivo Wayback Machine, banipal.co.uk
  2. (en) "The World's Most Influential Arab Women". ArabianBusiness.com.
  3. (fr) Tilda ABOU RIZK avec web, "L'Orient-Le Jour", L'Orient-Le Jour, la -an de julio 2020.
  4. (fr) Zena Zalzal, "Yann Arthus-Bertrand au plus près de la vérité des femmes", L'Orient-Le Jour, la 5-an de marto 2020, alirite la 7-an de aŭgusto 2020.
  5. (fr) Philippe Dupuich, "Le Liban est-il sur la voie de la démocratie sociale ?", L'Orient-Le Jour, la 14-an de januaro 2020.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti