Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jovan LUBARDIĈ (naskiĝis en 1935 en Rogatica) estas bosnia novelisto, romanverkisto, dramverkisto kaj tradukisto.

Jovan Lubardiĉ
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1935 (1935-08-15) (88-jaraĝa)
en Rogatica
Lingvoj serba vd
Ŝtataneco Serbio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li vizitadis bazan lernejon en Rogatica, Negotin, Knjaĵevac, Beogrado kaj Nakovo apud Kikinda. Li finis gimnazion en Travnik kaj finstudis jugoslaviajn literaturojn kaj serbokroatan lingvon ĉe filozofia fakultato en Sarajevo. Li vivas kaj laboras en Sarajevo.

En Esperanto aperis redakti

  • Garantiaĵo, en: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, paĝoj 127–137. Tradukis Maragretha-Greta Stoll.