Jozef Czescik

Józef Częścik (la filozofia-literatura pseŭdonimo Zellker, naskiĝis la 19-an de junio 1955 en Maków Mazowiecki, Pollando) estas filozofo, verkisto kaj la aŭtoro de lernolibroj (i.a. "Gramatyka, co z głowy nie umyka", "Wesoła gramatyka", "Tęczowa gramatyka", "Ortografia, co do głowy trafia", "Odlotowa ortografia"), iama eldonisto, la fondinto kaj iama estro de Grupa Wydawnicza Harmonia (Eldona Grupo de Harmonia, antaŭe Wydawnictwo Harmonia/Eldonejo Harmonia), esperantisto. Publikigis kelkajn verkojn en la pola lingvo. Esperante publikigis en Pola Esperantisto, Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, kaj Kvakera Esperantisto. Ekde lia emeritiĝo en 2020, li komencis prilabori la 7-voluman vivoverkon pri filozofio. La unua volumo ("O rzeczywistości”, esperante ‘Pri realo’) estis publikigita en 2022. En la volumo estas la mencio de Esperanto, Pasporta Servo kaj vivantaj esperantistoj (paĝo 253 kaj klarigo). La eldonejo, kie li publikigis la 1-an volumon, havas la Esperantan nomon Unuo.

Jozef Czescik
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1955 (1955-06-19) (68-jaraĝa)
Lingvoj pola vd
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” vd
Profesio
Okupo verkisto • polisto • eldonisto vd
Laborkampo polologio • gramatikoortografiointerpunkcioeldonejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr