Joseph Christian Franz zu Hohenlohe-Waldenburg-Bartenstein

(Alidirektita el Jozefo Kristiano Hohenlohe)

Jozefo Kristiano de Hohenlohe, plennome Jozefo Kristiano Francisko Ignaco princo el Hohenlohe-Waldenburg-Bartenstein, germane Joseph Christian Franz zu Hohenlohe-Waldenburg-Bartenstein (naskiĝis la 6-an de novembro 1740 en Bartenstein proksime de Wittenberg, mortis la 21-an de januaro 1817 en Javorník) estis germana katolika pastro. En la jaroj 1795–1817 li estis princepiskopo de Vroclavo (germane Breslau, pole Wrocław).

Joseph Christian Franz zu Hohenlohe-Waldenburg-Bartenstein
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1740 (1740-11-06)
en Bartenstein
Morto 21-an de januaro 1817 (1817-01-21) (76-jaraĝa)
en Javorník
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioAŭstra imperio vd
Familio
Patro Karl Philipp Franz, 1st Prince of Hohenlohe-Bartenstein vd
Gefratoj Ludwig Carl Franz Leopold zu Hohenlohe-Waldenburg-Bartenstein vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
Aktiva en Vroclavo vd
Princepiskopo de Vroclavo
Dum 1795–1817
Antaŭulo Philipp Gotthard Schaffgotsch
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Jam kiam li estis okjara, li akceptis tonsuron kaj en la jaro 1749 li fariĝis kanoniko en Kolonjo. Ekde la jaro 1771 li estis kanoniko en Strasburgo, Salzburgo kaj preposto en Kolonjo. En la jaro 1776 li venis en framasonismon en Bonn. En la jaro 1781 li fariĝis kanoniko kaj en la jaro 1788 preposto en Vroclavo. Prusia reĝo sendis lin en Silezion kaj kapitulo la 3-an de aŭgusto 1789 subpreme de profanaj organoj elektis lin sur loko de koadjutoro. Post la morto de Philipp Schaffgotsch kaj laŭ deziroj de registaro li venis al loko de vroclava episkopo. Eksidinte sur episkopan seĝon li atingis enkadre de diocezo organizajn kaj ekonomiajn plibonigojn. Li montris nur malgrandan intereson pri religia kaj spirita aferoj kaj plu li restis framasono. Post sekularizo de la eklezia posedaĵo li proteste transloĝiĝis en aŭstrian parton de la diocezo. Kongrue kun sia lasta volo li estis la 25-an de januaro 1817 sepultita en tombejo en Javorník. En la sama tombo estis inter la jaroj 1945 kaj 1991 metitaj korprestaĵoj de kardinalo Adolf Bertram.

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Joseph Christian Franz zu Hohenlohe-Waldenburg-Bartenstein en Vikimedia Komunejo