Juan Antonio Vallejo-Nágera

hispana verkisto

Juan Antonio VALLEJO-NÁGERA Botas (Oviedo, 14a de novembro 1926 - Madrido, 13a de marto 1990) estis hispana psikiatro kaj verkisto.​[1]

Juan Antonio Vallejo-Nágera
Persona informo
Juan Antonio Vallejo-Nágera Botas
Naskonomo Juan Antonio Vallejo-Nágera Botas
Naskiĝo 14-an de novembro 1926 (1926-11-14)
en Oviedo
Morto 13-an de marto 1990 (1990-03-13) (63-jaraĝa)
en Madrido
Mortis per Pankreata kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Madrido Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Juan Antonio Vallejo-Nágera
Familio
Patro Antonio Vallejo-Nájera Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino María Dolores Botas Rodríguez (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj María Vallejo-Nájera (en) Traduki, Alejandra Vallejo-Nájera (en) Traduki, Íñigo Vallejo-Nágera (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
psikiatro
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Li estis filo de Antonio Vallejo-Nájera, psikiatro kaj militisto kiu estris la psikiatriajn servojn de la insurekcia tendaro dum la Hispana Enlanda Milito kaj poste ludis gravan rolon en la traktado de maldekstruloj kiel frenezuloj kaj en la redistribuado de infanoj de maldekstruloj, ĉefe prizonuloj aŭ mortintoj dum la milito aŭ dum la posta subpremado, en aliajn familiojn, por "reeduki" ilin.

Juan Antonio studis medicinon en la 1940-aj jaroj, kaj atingis altajn postenojn kaj honorojn en la 1950-aj jaroj (membro de la Reĝa Nacia Akademio de Medicino, por ekzemplo). En 1957 li iĝis ĉefprofesoro pri Psikiatrio kaj Psikopatologio de la Fakultato de Medicino (Komplutensa Universitato).

Kiel verkisto, li kultivis eseon, disvastigadon, biografion, kaj fikcion inspiritan en sia laboro kiel psikiatro kaj finfine historian romanon. En 1974 li lasis la instruadon, kaj koncentriĝis en verkado. En 1985 li atingis la Premion Planeta per la historia romano Yo, el rey.

Verkoj

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti