Joan Barceló Andreu
Joan BARCELÓ ANDREU [ĵuán barseló andréŭ] (Felanitx, Balearoj, 7-an de januaro 1884 - Felanitx, 1953) estis hispana militisto kaj esperantisto.
Joan Barceló Andreu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1884 |
Morto | 30-an de novembro 1952 (68-jaraĝa) |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li estis sekretario de la Esperanto-Klubo Palma kaj fondinto de la grupoj "Lumo" kaj "Amikeco". Delegito de UEA kaj Cseh-instruisto. Li kunlaboris en la Enciklopedio de Esperanto.
Post la komenco de la hispana enlanda milito li estis arestita kaj akuzita esti framasono kaj teozofo. En lia akuzo oni komentis, ke li ne povis deklari nescion, ĉar li scipovis la lingvon Esperanto.
Li estis elpelita el la armeo kaj oni malpermesis lian foriron el Hispanio.
Fonto
redakti- Margais, Xavier. El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938). Edicions Documenta Balear, 2002. ISBN 84-95694-29-8. [p. 248-251]
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Juan BARCELO ANDREU (barseLO), hispano, infanteria kapitano. Naskiĝis en la 7-a de januaro 1884 en Selanits, Baleares. Sekr. de EK Palma, fondinto de la grupoj "Lumo" kaj "Amikeco". Del. de UEA. Cseh-instruisto, gvidis kurson. |