Juan Foyth

argentina futbalisto

Juan Marcos Foyth estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  12-an de januaro 1998(nun 1998-01-12) en La Plata, do nun estas 26-jara. Post pluraj junularaj jaroj en la klubo Estudiantes de La Plata li en 2017 konkuris en ties unua vira teamo, tiam vojaĝinte al Eŭropo daŭrigis en la klubo Tottenham Hotspur en la nordo de Londono kaj ekde 2021 membras en la unua vira teamo de la hispana klubo Villarreal CF - kun tiu teamo li tuj en 2021 venkis en la Eŭropa Ligo de UEFA. Krome ekde la jaro 2018 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 kaj kun la teamo venkis la turniron. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblis per la numero "2".

Juan Foyth
Persona informo
Naskonomo Juan Marcos Foyth
Naskiĝo 12-an de januaro 1998 (1998-01-12) (26-jaraĝa)
en La Plata
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto
vdr