Juan González de Mendoza

Juan GONZÁLEZ de Mendoza (1545 – 14a de februaro 1618) estis hispana aŭgustena monaĥo, episkopo kaj aŭtoro de unu el la plej fruaj okcidentaj historioj de Ĉinio. Publikigita en 1586, Historia de las cosas más notables, ritos y costumbres del gran reyno de la China (Historio de la plej elstaraj aferoj, ritoj kaj kutimoj de la granda regno Ĉinio) estas priskribo de observoj de kelkaj hispanaj veturantoj en Ĉinio.

Juan González de Mendoza
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1545 (1545-01-01)
en Torrecilla en Cameros
Morto 14-an de februaro 1618 (1618-02-14) (73-jaraĝa)
en Popayán
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esploristo • katolika sacerdoto • historiisto • katolika episkopo
vdr

La Historio de González de Mendoza estis superita en 1615 per la verko de multe pli bone informitaj Jezuitaj misiistoj kiuj fakte vivis en Ĉinio, Matteo Ricci kaj Nicolas Trigault, nome De Christiana expeditione apud Sinas. Multo el la verko de González de Mendoza estis plagiatita el la verko de la hispana Bernardino de Escalante nome Discurso de la navegacion.[1]

Li lasis militistan karieron por eniri en la ordeno de la Aŭgustenanoj. Havis diversajn ekleziajn postenojn kiel episkopo en diversaj lokoj ekzemple en Meksiko, sed li neniam estis en Ĉinio.

Notoj redakti

  1. Lach, Donald F. (1965). Asia in the Making of Europe. I: The Century of Discovery. Chicago: University of Chicago Press. p. 750.