Juan Manuel de Prada

hispana verkisto

Juan Manuel de PRADA Blanco (Barakaldo, Biskajo, 8a de decembro 1970) estas hispana verkisto, literatura kritikisto kaj ĵurnalisto. En lia kariero trijardeka observeblas iompostioma transiro de estetiko al politiko desktrema.

Juan Manuel de Prada
Persona informo
Juan Manuel de Prada
Naskonomo Juan Manuel Prada Blanco
Naskiĝo 8-an de decembro 1970 (1970-12-08) (53-jaraĝa)
en Barakaldo
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Salamanko - juro
Komplutensa Universitato de Madrido - Spanish philology (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
literaturkritikisto
kolumnisto
Diskuta programo
televida prezentisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero

redakti

Estante ankoraŭ nur 16-jaraĝa, li verkis sian unuan rakonton, nome El diablo de los destellos de nácar (La diablo en la perlamota brilo).​ En tiu periodo li tradukis kelkajn noveloj de pulpa estetiko. Li studis juron en la Universitato de Salamanko, sed li neniam laboris kiel advokato. En februaro 2022 li defendis sian doktorigan disertacion nome El derecho a soñar: vida y obra de Ana María Martínez Sagi en la Fakultato de Filologio de la Komplutensa Universitato de Madrido.

Lia unua grava verko estis Coños (slange por vaginoj, 1994), laŭ la modelo de Senos (pli elegante literature por Mamoj, de Ramón Gómez de la Serna.

Sekvajare, De Prada publikigis El silencio del patinador (La silento de la sketisto), kolekto de dek du noveloj koincidantaj en la uzado de la unua rakonta persono; la lasta el tiuj estis ĝermo de lia unua romano, Las máscaras del héroe (La maskoj de la heroo, 1996), kiu rekreaas la hispanan bohemiecan verkistaron ekde komenco de la 20-a jarcento ĝis la enlanda milito, kaj sekvas referencojn dokumentajn kiel La novela de un literato, de Rafael Cansinos Assens, kaj la Automoribundia de Ramón Gómez de la Serna.

Lia dua romano, La tempestad (La ŝtormo, 1997), de detektiveca intrigo, ricevis la premion Planeta, kiu estis kinadaptita en versio malakceptita de la verkisto. Ekde tiam li kombinis la verkadon, kun ĵurnalismaj artikoloj, ĉeesto en televidaj programoj pri filmoj, babilrondoj kaj literaturaj kaj kulturaj kaj politikaj ktp.

Verkoj

redakti

Noveloj

redakti
  • Un mundo especular y otros relatos. Valencia, 1991, enhavas: Un mundo especular, Elogio de la quietud, Ojos de gacela, kaj Pecados íntimos
  • Una temporada en Melchinar, Agrupación Madrileña de Arte, 1994
  • Coños. Ediciones Virtuales, 1994, nevendebla; poste: Valdemar, 1995
  • El silencio del patinador. Valdemar, 1995, enhavas: Las manos de Orlac, Señoritas en sepia, Sangre azul, Las noches galantes, Las noches heroicas, Vísperas de la revolución, Hombres sin alma, El silencio del patinador, Concierto para masonas, La epidemia, El gallito ciego kaj Gálvez

Romanoj

redakti
  • Las máscaras del héroe. Valdemar, 1996; Premio Ojo Crítico de Narrativa de RNE (1997)
  • La tempestad. Planeta, 1997; Premio Planeta
  • Las esquinas del aire: en busca de Ana María Martínez Sagi. Planeta, 2000
  • La vida invisible. Espasa-Calpe, 2003; Premio Primavera, Premio Nacional de Narrativa
  • El séptimo velo. Seix-Barral, 2007; Premio Biblioteca Breve
  • Me hallará la muerte. Destino, 2012
  • Morir bajo tu cielo. Espasa, 2014
  • El castillo de diamante. Espasa, 2015. Premio de la Crítica de Castilla y León en 2016.[1]
  • Mirlo blanco, cisne negro. Espasa, 2016
  • Lucía en la noche. Espasa, 2019
  • Mil ojos esconde la noche. La ciudad sin luz. Espasa, 2024
  • Reserva natural. Llibros del Pexe, 1998
  • Animales de compañía. SIAL, 2000
  • La nueva tiranía. El sentido común frente al Matrix progre. Libros Libres, 2009
  • Nadando contra corriente. Buenas Letras, 2010
  • Dinero, demogresca y otros podemonios. Temas de hoy, 2015

Pri literaturo

redakti
  • Desgarrados y excéntricos. Seix Barral, 2001
  • Una biblioteca en el oasis. Magnificat, 2021
  • El derecho a soñar: vida y obra de Ana María Martínez Sagi. Espasa, 2022.
  • Raros como yo. Espasa, 2023.

Pri kino

redakti
  • Lágrimas en la lluvia: Cine y literatura. Sial, 2010
  • Los tesoros de la cripta. Renacimiento, 2018

Pri politiko

redakti
  • Cartas del sobrino a su diablo. Homo Legens, 2020
  • Una enmienda a la totalidad: el pensamiento tradicional frente a las ideologías modernas. Homo Legens, 2021.

Referencoj

redakti
  1. «Juan Manuel de Prada, Premio de la Crítica de Castilla y León», El Norte de Castilla, 2a de marto 2016.

Eksteraj ligiloj

redakti